El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping mesaĝe gratulis la 6-an Mondan Interretan Konferencon

| 2019-10-22
Bookmark and Share


La 20-an de oktobro en Wuzhen de la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio, malfermiĝis la 6-a Monda Interreta Konferenco, kiu daŭros ĝis la 22-a de oktobro. Ĉina prezidanto Xi Jinping mesaĝe gratulis la konferencon.


Xi Jinping diris, ke ĉi-jare estas la 50-a datreveno de la naskiĝo de interreto. Nuntempe, rapidiĝas scienc-teknika revolucio kaj industria transformo, kaj viglas novaj teknologioj, aplikaĵoj kaj industrioj, kiel artefarita intelekto, granda datumaro kaj interreto de aĵoj. La interreto havas pli fortan energion kaj pli vastan spacon de disvolvado. Por la internacia komunumo, la komuna respondeco estas bone disvolvi, uzi kaj administri la interreton por profitigi la homaron. Ĉiuj landoj devas sekvi la tendencon de la epoko, preni sur sin la respondecon pri disvolvo, kune trakti riskojn kaj defiojn, kune antaŭenigi administradon de interreto tutmonde kaj strebi por konstrui la interretan komunumon de komuna estonteco.


La konferenco havas la temon "Intelekta interkonektado por malfermo kaj kunlaboro -- kune konstrui interretan komunumon de komuna estonteco". Dum la konferenco oni diskutas pri artefarita intelekto, 5G-a tekniko, malferm-fonta ĉipo, industria ciferecigo, financa teknologio, industria interreto, regado de retaj datumoj kaj internaciaj reguloj pri interreto.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments