El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino: semanto de verda vivo

| 2019-10-21
Bookmark and Share

La 9-an de oktobro, fermiĝis la Internacia Hortikultura Ekspozicio (IHE) en Pekino. Dum 162 tagoj, entute 110 landoj kaj organizoj partoprenis en la ekspozicio, okazis 3 284 diversaj kulturaj aktivecoj, kaj la ekspozicio akceptis 9,34 milionojn da vizitantoj. Kun la temo "Verda Vivo, Bela Vivo", la pekina IHE ne nur prezentis la hortikulturan kulturon kaj verdan disvolvadon de Ĉinio, sed ankaŭ donis al la vizitantoj ŝancon por koni hortikulturon. Dank’ al la interŝanĝoj de hortikulturo, diverslandaj turistoj spertis la signifon kaj valoron de la homara komunumo de komuna estonteco.


La ekspozicio kovras areon de pli ol 500 hektaroj. Kvarono de la areo estas eksterlandaj ĝardenoj, kie la partoprenantaj landoj kaj organizoj prezentis siajn hortikulturajn verkojn kaj unikajn kulturojn. La pavilonoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) kaj Germanio estas la plej mirindaj. 


Enirinte la pavilonon de UAE, oni unue iris en filmejon por rigardi la 3-minutan enkondukan filmeton. En ĝi du geknaboj rakontas al spektantoj kiel UAE utiligas la modernan teknikon por transformi dezerton en oazon kaj realigi grenan memstarecon. Transirinte la filmejon oni povas atingi la eksteran areon de UAE-pavilono, kie estas tipa agrikultura oazo en dezerto, kun akvokonduka sistemo kaj plantoj kiel daktilopalmo, figujo kaj bananujo.


Vizitantoj en la pavilono de UAE


Ahmed Alkaabi, volontulo de UAE-pavilono, diskonigis, ke la temo kaj dezajna koncepto de la pavilono estas verdigi dezertojn per la moderna tekniko. Per oazo, daktilopalmoj kaj aliaj plantoj, la pavilono prezentas la progreson de agrikulturo kaj civilizacion de UAE. Kiel dezerta lando, UAE donas grandan atenton al agrikultura produktado, kaj influite de agrikultura novigo fare de la unua prezidento Zajid Bin Sultan Al Nahajan, UAE-anoj havas sufiĉan komprenon pri la graveco de agrikulturo. Ahmed diris, ke li servas kiel volontulo por disvastigi terkultivan kulturon de sia lando kaj koni Ĉinion, la fora lando. Li diris: "Mi scias, ke ankaŭ Ĉinio havas dezertojn kaj alfrontas demandojn pri regado de dezerto. Ni volas interŝanĝi agrikulturajn ideojn kun ĉiuj. Vidu, en nia oazo ekzistas plantoj el Ĉinio." Fine Ahmed aldonis, ke la Dubaja Internacia Ekspozicio en 2020 bonvenigas ĉiujn!


Germana pavilono estas unu el la plej ŝatataj lokoj kaj tie ĉiam estas longa vico. Laŭ sinjorino Qu, ŝin allogis la konstruaĵo de la germana pavilono kun muro kovrita per verdaj plantoj. Apud la enirejo staras modernstila artaĵo, kiu ŝajnas kunigita florpoto.


"Kesto de insektoj" en la germana pavilono atentigas homojn pri la roloj de insektoj en ekologia ekvilibro.


Tasoj faritaj el sunflora ŝelo, aĉeteblaj en merkato


Kun la temo "Verda disvolvo, semado por estonteco", la germana pavilono ĉefe prezentas tion, ke kiel homoj kaj medio kunekzistas, kaj kiel homoj povas alproksimigi la naturon en la moderna vivo. La pavilono montras ankaŭ du brilajn ekzemplojn -- kiel la karba urbo Essen en nordokcidenta Germanio transformiĝis en "verdan urbon de Eŭropo", kaj kiel la iama senhoma loko ĉe landlimo inter eksaj du Germanioj fariĝis "verda koridoro".


Sinjorino Liu estas laboranto de la germana pavilono. Ŝi diris, ke homoj kaj aliaj vivaĵoj ambaŭ devas havi bonan medion. En la germana pavilono estas "kesto de insektoj", kun diversaj truoj, preparitaj por insektoj, kiuj perdis vivejojn pro homfarado. "Kiam la pavilono estis malfermita, tuj venis abeloj kaj ekloĝis en la kesto, ĉar estas multaj floroj proksime", Liu diris. Multaj plantoj, kiujn homoj bezonas por vivi, postulas polenadon de abeloj. Abelo estas grava parto de la ekologia ĉeno. Per montrado de la kesto, la germana pavilono alvokas doni pli da vivejoj al abeloj en urboj.


Koncepto pri verda cirkulado estas reflektita per ekspoziciaĵoj, kiel pneŭo farita el taraksako, vadbotoj el maizo, benko el betul-ŝelo, florpoto el sunflora ŝelo ktp. En la pavilono oni povas koni ne nur la kreivajn teknikojn de Germanio, sed ankaŭ ĝian pensadon kaj novigajn ideojn por ekologia protekto. 


Interesa interago estas unu el la trajtoj de ĉi-foja IHE. Vizitanto Qu diris, ke la prezenta maniero de la germana pavilono estas unika: oni povas ene aŭskulti klarigojn post kod-skano, kaj ekstere rigardi realan pejzaĝon por havi novan komprenon pri la rilatoj inter homoj kaj la naturo.


Havi belan hejmlokon estas komuna deziro de la homaro. La 9-an de oktobro, Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, faris parolon en la ferma ceremonio de la pekina IHE. Li esperas ke, per kunlaboro de la internacia komunumo, belaj pejzaĝoj en IHE pli kaj pli multe aperos en diversaj lokoj de Ĉinio kaj la mondo.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments