El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Frankfurto okazis lanĉa ceremonio de la germana kaj angla versioj de la libro Zhejiang, Ĉinio: Nova Horizonto por Disvolvo

| 2019-10-18
Bookmark and Share


Okaze de la 71-a Frankfurta Librofoiro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Ĉina Ambasadorejo en Germanio, Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) kaj Ĉina Konsulejo en Frankfurto kune okazigis lanĉan ceremonion de la germana kaj angla versioj de la libro Zhejiang, Ĉinio: Nova Horizonto por Disvolvo. Tiu libro temas pri teori-esploro kaj praktiko pri la socialismo kun ĉinaj trajtoj, ŝtata administrado kaj administra kapablo, faritaj de ĉina prezidanto Xi Jinping, dum lia servo kiel ĉefa gvidanto de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. La libro estas grava dokumento por studi la penson de Xi Jinping pri la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Ĝi estis unuafoje eldonita en aŭgusto 2007, kaj represita en novembro 2013. La libro ricevas multe da atento en kaj ekster Ĉinio, kaj estas tradukita en la lingvojn anglan, francan, hispanan, germanan kaj japanan.


Du Zhanyuan, prezidanto de ĈIEG, esprimis en la lanĉa ceremonio, ke kun vivecaj vortoj kaj klara vidpunkto la libro reflektas la originon kaj progreson de la penso de Xi Jinping pri la socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko. Legante tiun libron kaj la librojn Xi Jinping: Regado de Ĉinio kaj Liberiĝo el Malriĉeco, oni povas pli klare kompreni kial la Komunista Partio de Ĉinio povas gvidi la landon sur la vojon al prospero, kaj trovi pli profundajn kialojn pri la mirakla disvolvado de la nuna Ĉinio. 



Martin Albrow, membro de la Akademio de Sociaj Sciencoj de Britio, opinias ke la libroj Zhejiang, Ĉinio: Nova Horizonto por Disvolvo kaj Xi Jinping: Regado de Ĉinio baziĝas sur la same profunda mondkoncepto. Ili havas ne nur historian profundecon, sed ankaŭ tutmondan vidkampon, kaj estas pli proksimaj al la popolo. La verkoj estas facile kompreneblaj kaj malfermas fenestron por ke legantoj konu la procezon de ĉina progreso.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments