El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis blankan libron pri grena sekureco

| 2019-10-17
Bookmark and Share


La 14an de oktobro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Grena Sekureco de Ĉinio. La blanka libro mencias, ke en la pasintaj pli ol 20 jaroj la grena produkt-kvanto de Ĉinio stabile kreskis, kaj la pokapa kvanto estis pli alta ol la monda averaĝo. Ĉinio povas kontentigi pli ol 95% de la enlanda postulo pri grenoj, kaj efektivigas memstarecon tiuflanke.


Zhang Wufeng, ĉefo de la Ŝtata Administracio de Nutraĵo kaj Strategia Rezervo, diris, ke ekde 2015 Ĉinio produktas pli ol 650 milionojn da tunoj da grenoj ĉiujare; enlandaj grenejoj entenis 670 milionojn da tunoj da grenoj pasintjare. Ekde 2004, Ĉinio havis grenan rikolton en la sinsekvaj 15 jaroj, kaj espereble la produkt-kvanto ĉijare daŭre superos 650 milionojn da tunoj. Ĉinio havas sufiĉe da grenoj por nutri sin, kaj pli ol 95% de la postuloj de ĉinoj pri grenoj estis plenumitaj de Ĉinio mem.


Por konservi kaj pliigi la aktivecon de terkulturistoj pri grenoplantado, Ĉinio nuligis agrikulturan imposton kaj malpezigas ŝarĝon de terkulturistoj je 130 miliardoj da juanoj (ĉ. 18,3 miliardoj da usonaj dolaroj) ĉiujare.


Huang Wei, vicestro de la Ŝtata Administracio de Nutraĵo kaj Strategia Rezervo, diris, ke pro altiĝo de grena produkt-kvanto de Ĉinio, pliiĝas ankaŭ grena konservo.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments