El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renkontiĝis ĉina prezidanto Xi kaj hindia ĉefministro Modi

| 2019-10-12
Bookmark and Share

Ĉina prezidanto Xi kaj hindia ĉefministro Modi


Ĉina prezidanto Xi kaj hindia ĉefministro Modi


La 11an de oktobro en Chennai de Hindio renkontiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hindia ĉefministro Narendra Modi.


La 11an de oktobro ĉina prezidanto Xi atingis Chennai.


Sur la vojo, laŭ kiu Xi veturis de hotelo al monumentoj ĉe Mahabalipuram, homoj el diversaj rondoj kaj junuloj svingis ĉinajn kaj hindiajn naciajn flagojn, kaj gejunuloj en tradiciaj hindiaj kostumoj kantis kaj dancis por bonvenigi la prezidanton Xi.


Modi varme akceptis Xi ĉe la enirejo. Xi diris, ke li renkontiĝis kun Modi en Wuhan de Ĉinio lastjare, kio gvidis la ĉinajn kaj hindiajn rilatojn al la nova etapo, kaj li tre ĝojas vojaĝi al la ŝtato Tamil Nadu en suda Hindio por pli bone koni la landon.


La grupo de monumentoj ĉe Mahabalipuram, konstruita en la 7a kaj 8a jarcentoj, konsistas el Ŝtongravuraĵo de Arjuna, Kvin Temploj, Marbordaj Temploj kaj aliaj antikvaj restaĵoj. Modi akompanis Xi kaj klarigis por li. La du ŝtatgvidantoj promenis kaj profunde dialogis pri interlernado inter civilizacioj.


En akompano de Modi, Xi spektis Bharatanatyam-dancon kaj aliajn klasikajn hindiajn dancojn, kiuj reprezentas la antikvan hindian civilizacion.


Vizaĝe al la senlima Hindia Oceano kaj ĉe la marborda templo, Xi kaj Modi libere parolis pri disvolvado de siaj landoj kaj interŝanĝis opiniojn pri administraj spertoj. Ili konsentis, ke Ĉinio kaj Hindio devas respekti unu la alian, lerni unu de la alia, kaj man-en-mane efektivigi kunajn disvolvon kaj prosperon por revigliĝo de la du civilizacioj de Ĉinio kaj Hindio.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments