La 70 jaroj de la Ĉina Popola Respubliko: Ekskluziva intervjuo kun itala senatanino Virginia Tiraboschi je la datreveno de la fondiĝo

| 2019-10-08
Bookmark and Share

Ĉinio certe ludos gravan rolon, influante la tutmondan politikan ekvilibron”


Virginia Tiraboschi estas itala senatanino, reprezentantino de la politika partio Forza Italia kaj entreprenistino en la sektoroj de la bonfarto kaj kosmetiko. 


Dum sia tuta profesia vivo ŝi havis gravajn taskojn en la publika administrado, zorgis pri projektoj naciaj kaj internaciaj. 


Ŝi ludis rolon en pluraj parlamentaj komisionoj. Nun ŝi estas membro de la Parlamenta Komisiono pri Industrio Komerco kaj Turismo. 


Okaze de la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la itala Senatanino sendas siajn salutojn kaj kunpartigas siajn opiniojn pri la plej aktualaj temoj:


La itala senatanino kaj entreprenistino Virginia Tiraboschi


La datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko okazas en ĉi tiuj tagoj. Kion vi pensas pri la ekonomia kaj socia evoluo de 1949 ĝis hodiaŭ de la Popola Respubliko? Kio, laŭ vi, estas la ĉefa sukceso de la ĉinaj politikaj gvidantoj?


La ekonomia evoluo de Ĉinio certe estis grandioza dum la lastaj dudek jaroj, sed estas iuj malekvilibroj, precipe sociaj, kiuj povus reprezenti streĉojn kaj problemojn, se la ĉina giganto ne plu kreskos rapide.


Tamen, Ĉinio havas kapablon plani por longa periodo, saĝe kaj pacience investi en rimedoj strategiaj. La ĉina registaro atingis altan sukceson pri teknologioj de artefarita inteligento kaj 5G eĉ investante ĉirkaŭ 8 miliardojn malpli ol Usono.


Plue,  gravas rimarki,  ke Ĉinio havas tre malaltan publikan ŝuldon kaj ke ĝi rigardas preter siaj limoj por direkti investojn, kiuj, rilate al tutmonda geopolitiko, povus difini kaj estigi novajn aliancojn, ĉefe komercajn. 


Ĉu Ĉinio povas fariĝi tiu centro, kie ekonomiaj dinamikoj kaj sociaj aferoj de tutmonda graveco estos pli kaj pli diskutataj kaj deciditaj?


La du tutmondaj defioj de la 21-a jarcento, kiujn ni ĉiuj devus plani en la mez-longa tempo, donante al ni du celajn limojn je la jaroj 2030 kaj 2050, estas la medio kaj diĝitaj teknologioj kaj servoj, kiuj povas ŝanĝi ne nur la industrian modelon, sed ankaŭ la socian, kulturan kaj politikan.


Ĉinio certe ludos gravan rolon, influante la tutmondan politikan ekvilibron: oni pensu pri la kolizio de interesoj inter Ĉinio kaj Usono pri la 5G kaj la malsamaj sintenoj pri la medio, kiel ni povis rimarki antaŭ kelkaj tagoj ĉe la tutmonda pintkunveno en Nov-Jorko.


Kiel grava politika reprezentantino aŭ entreprenistino, kian kunlaboran projekton inter Italio kaj Ĉinio vi volus realigi?


Kiel entreprenistino kaj politikistino mi ŝatus meti la plej bonajn varojn de la "Farita en Italio" en la ĉinan merkaton. 


Niaj du landoj kune povus fari multege dank' al la gravaj ĉinaj investoj en diĝitajn teknologiojn kaj en loĝistikon kaj al la italaj kapabloj por krei kaj novigi, al la itala elstara metiista industrio. Ni devus uzi ĉion tion por faciligi kaj pliigi niajn interŝanĝojn. 


 (Intervjuita de Pietro Fiocchi)


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments