70 jaroj de la Ĉina Popola Respubliko: Ekskluziva intervjuo kun Ettore Minore, entreprenisto kaj fakulo pri internacia komerco je la datreveno de la fondiĝo

| 2019-09-30
Bookmark and Share

“Ĉi tiu ekonomia, kultura kaj eduka kresko rajtigos Ĉinion ludi ĉefan rolon en la tutmonda scenejo dum la venontaj jardekoj”


Ettore Minore jam dudek jarojn vivas inter Italio kaj Ĉinio. Dum ĉi tiu tempo li povis multe konatiĝi kun la lando kaj popolo ĉinaj, profunde amligiĝi al ili.


Li estas ĝenerala direktoro de entreprenoj pri internacia negoco kaj konsultado, sed ankaŭ diskoniganto de siaj propraj personaj kaj profesiaj spertoj: li estas la aŭtoro de kvin libroj pri financaj kaj komercaj temoj rilate al Ĉinio. Li organizis kaj raportis en konferencoj kaj seminarioj, kiuj emis al disvastigo de scioj pri la aktuala Ĉinio.


Li multe aktivadis por realigi projektojn faciligantajn la interŝanĝojn kulturan kaj komercan inter Italio kaj Ĉinio.


Jam intervjuita de El Popola Ĉinio pri iu pasinta grava evento, li nun kunpartigas kun ni siajn pensojn okaze de tiu ĉi plej grava datreveno.


S-ro Ettore Minore en sia oficejo de Romo


La datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko okazas en la 1-a de oktobro. Kion vi pensas pri la ekonomia kaj socia evoluo de 1949 ĝis hodiaŭ de la lando? Kio, laŭ vi, estas la ĉefa sukceso de la ĉinaj politikaj gvidantoj?


La tiel nomata "Malferma Pordo-Politiko" (reformo kaj pordomalfermo) inaŭgurita antaŭ ĉirkaŭ 40 jaroj fare de Deng Xiaoping ne nur disvolvis la enorman potencialon ekonomian kaj financan de Ĉinio sed ankaŭ kreis taŭgan administradon tra la jaroj por administri ĉi tiun kreskon. Fakte dum la lastaj jaroj la buĝeto por la lerneja, universitata kaj eksplora sektoroj estas inter la plej altaj, se ne la plej altaj, en la mondo.


Ĉi tiu kresko koncernas ankaŭ la gvidantojn de la Ĉina Popola Respubliko, kiuj pli kaj pli havas tre pozitivan influon en Okcidento, pruvo de tio estas la vizito de la ĉina prezidanto en Eŭropo kaj Italio, kie li rikoltis grandan sukceson, eĉ ordinaraj homoj simpatiis lin. 


Ĉi tiu ekonomia, kultura kaj eduka kresko rajtigos Ĉinion ludi ĉefan rolon en la tutmonda scenejo dum la venontaj jardekoj.


Miaflanke, ĉi tio ne estas minaco, sed ŝanco por Monda Komerco. Alia pozitiva aspekto estas, ke ĉi tiu kresko estas malfermita al ĉiuj, ĉi tio estas frukto de socialisma penso, kiu komencis kun Mao ĝuste la 1-an de oktobro 1949. 


Post jardekoj, ni povas diri ke la rezulto, kiun la ĉinaj gvidantoj efektivigis de Mao kaj Deng Xiaoping antaŭen, ĝis al la nuna prezidanto Xi Jinping, estas bonega.


En via longa sperto kiel entreprenisto en Ĉinio, kio estis la plej granda persona kaj profesia kontento, kiun ĉi tiu lando donis al vi?


Ne estis facile, precipe en la unuaj jaroj, kompreni la dinamikojn de la ĉina socio, sed ĝi estis la afero, kiu plej allogis min. Do mia plej granda feliĉo estis integriĝi kun ĉi tiu kulturo kaj, sekve, disvolvi tiujn rilatojn, kiuj ankoraŭ kontentigas min pri mia elekto. 


Krom la ekonomiaj kaj komercaj aspektoj, kiuj estas tre gravaj, la integriĝo kun la kultura kaj socia realoj de ĉi tiu lando, permesas sperti ĝin plene, studante kaj analizante la negativajn aspektojn, laŭ mi malmultaj, kaj estimante la pozitivajn. 


(Intervjuita de Pietro Fiocchi)


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments