Mia geedziĝa ceremonio en Ĉinio
Mark Wootton
Mia edzino kaj mi ekkonis unu la alian kiel studentoj en Britio. Profunde enamiĝinte, ni gefianĉiĝis dum ŝia fina jaro en la universitato. Tamen, tio prezentis al ni problemon: ni ambaŭ havas propran familion, ĉiuj el la familianoj kompreneble volas spekti nian nupton kaj ĝui tiun specialan tagon kun ni, sed loĝante ĉe du foraj ekstremaĵoj de Eŭrazio, tio estus nek simpla nek malmultekosta afero por organizi. Do tion ni ne faris. Anstataŭe, ni decidis okazigi du nuptojn en du landoj.
La unua ceremonio okazis en Britio rekte post la fino de la studado de mia edzino, kun miaj familianoj kaj amikoj, kaj ŝiaj universitataj amikoj kiel niaj ĉeestantoj. Tio ankaŭ simpligis la jurajn aferojn, ĉar en Britio la ceremonio kaj registro de la geedziĝo devas okazi samtempe. En Ĉinio, ambaŭ povas okazi aparte, do ni nur bezonis iri al policejo por informi, kaj povis festi en alia dato laŭ nia oportuneco.
En majo ĉi-jare ni estis pretaj por la ĉina ceremonio... plejparte. Miaj gebopatroj ordigis bone multajn aspektojn de la nupto, sed estas limo pri tio, kion oni povas fari sen la geedziĝontoj mem. Tial, alveninte Ĉinion, ni estis informitaj, ke la fina semajno antaŭ la evento estus plena de taskoj por kompletigi. Laŭ la deziro de miaj gebopatroj, mia patro akompanis nin, kvankam ne eblis la ĉeesto de mia patrino.
En Britio estas kutimo dungi fotiston, kiu fotas la paron, la ĉeestantojn kaj la ceremonion mem. Oni povas fari kelkajn bildojn antaŭ la grava tago por fiksi ilin al la invitiloj, k.t.p., sed, laŭ la ĉina kutimo, oni pasigas almenaŭ unu tutan tagon kun teamo de fotistoj, tio estas nova por mi.
Por ke la bildoj estu pretaj antaŭ la ceremonio, la tagon post nia alveno, ni estis veturantaj ĉirkaŭ la urbo, akompanataj de du-aŭta fotistaro, por trovi perfektajn lokojn por fotado, kiel rozĝardeno aŭ la bordo de la rivero Jangzio. Ĉe ĉiu loko, ni revestiĝis per unikaj kostumoj, kiuj inkluzivis okcidenteŭropa-stilajn kaj tradiciajn ĉin-stilajn, kaj mia edzino ankaŭ reŝminkiĝis. Post multe da tia starado kaj pozado, ni bezonis tiam elekti kvindek el centoj da fotoj por esti presotaj grande aŭ prezentotaj surekrane dum la ceremonio.
Plia necesa tasko estis prepari donacetojn por la gastoj. Por tio, ni mendis aregon da kartonaj skatoletoj, rubandoj, kaj dolĉaĵoj. La skatoletoj alvenis nefalditaj, do dum preskaŭ la tuta semajno, ni kaj iuj bofamilianoj pasigis multajn horojn faldante ilin, kaj alfiksante ruband-bantojn. Poste, ni plu laboris por enmeti la dolĉaĵojn, kaj ankaŭ plenigis multegon da balonetoj por dekoracii la murojn kaj plafonojn de la apartamento.
Kompreneble, kiel esperantistoj, mia edzino kaj mi ĉiam devas fari ion rilatan al Esperanto, kiam ajn ni vojaĝas ĉirkaŭ la mondo, do ni ne nur okupiĝis pri la geedziĝo. Se vi legas tiun artikolon, estas tre verŝajne, ke vi jam scias, ke Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj al sia loka Esperanto-movado donas iom da subteno de la registaro, kaj se vi tion ne sciis, nu, vi ĵus eksciis tion!
Pro tio, en Ĉinio historie estas forta kaj entuziasma partopreneco pri Esperanto, kaj oni ofte trovas, ke multaj el ĝiaj poetoj kaj aŭtoroj de la dudeka jarcento tenis intereson pri ĝi aŭ kreis verkojn en la lingvo. Dum la okdekaj jaroj, la Ĉina Eperanto-Eldonejo eldonis multe da tradukoj de literaturo fama kaj respektata en la lando. Unu el la unuaj Esperantaj libroj, kiujn mi legis, estis "Magia Ŝipo – Ĉinaj Popolaj Rakontoj", kiu estas ĉarma aro de ses tradiciaj fabeloj. Kvankam ĝi bedaŭrinde ne plu ekzistas, pro la eldonejo oni hodiaŭ povas trovi en Ĉinio bonegan merkaton por antaŭposeditaj Esperantaj libroj, kaj pro tio mi mencias la supran – kompreneble, ni ne povus vojaĝi al Ĉinio sen reveni kun tiom da libroj, kiom ni povas porti. Fakte, ni mendis rete pli ol tiom, kiom ni povis meti en niajn valizojn, do iom restas nuntempe ĉe miaj gebopatroj. Tamen, dankeme mi ja povis kunporti hejmen la unuan volumon de la granda dek-oka-jarcenta romano Ruĝdoma Sonĝo. Se mi sukcese estos leginta la tuton antaŭ nia sekva reveno al Ĉinio, mi ja estos tre feliĉa.
Alvenis la tago de la geedziĝo! Ni ellitiĝis frue, kaj la hejmo jam estis dekorita per la balonetoj kaj paperaj geedziĝaj ornamaĵoj. En nia dormĉambro, speciala brile ruĝa litkovrilo estis metita sur la liton, kaj baldaŭ gastoj, fotistoj kaj helpantoj komencis alveni. Mi vestis min per okcidenta kostumo, sed mia edzino kaj ŝiaj honorfraŭlinoj surhavis kongruantajn hejmvestojn. La helpantoj ŝminkis mian edzinon kaj la honorfraŭlinojn, kaj la fotistoj movis sin ĉirkaŭ la apartamento por kapti la okazaĵojn, kiel la ŝminkadon kaj mian propran pretiĝon.
Ankoraŭ en la hejmo, la unua formala parto de la ceremonio komenciĝis. Kuzo de mia edzino kaj lia edzino manĝigis lokan specon de dolĉaj glutenaj buloj en sukera siropo dum ni sidis surlite, kaj poste ni manĝigis unu la alian tiel. Sekve, ĉiuj moviĝis en la salonon, kie surgenuiĝinte mia edzino kaj mi trinkigis niajn gepatrojn per teo, kaj tion farinte, mi nomis ilin unuafoje per "panjo" kaj "paĉjo" anstataŭ "onjo" kaj "onĉjo" (En tiu aspekto, iom malsamas al la brita kutimo, en kiu gebofiloj ĝenerale nomas siajn gebopatrojn per ties propra nomo, ne per ia aparta titolo. Tio iom konfuzis mian edzinon, kiam ŝi ekkonis miajn gepatrojn, kaj ŝi timis, ke ŝi agis malĝentile). Tiam atingiĝis la horo por tagmanĝo, do mia edzino kaj mi revestiĝis per tradiciaj ĉinaj roboj kaj eniris atendantan aŭton, dekoritan per koro el ruĝaj floroj. Tiu kondukis nin al proksima restoracio por la unua bankedo, kie estis manĝitaj tre satigaj pladoj.
Preninte momenton en la apartamento por ripozi kaj eksurhavi la okcident-stilajn vestaĵojn, ni iris al la hotelo, kie estis okazonta la fina kaj plej granda parto de la ceremonio. Ni atingis la lokon frue por antaŭekzerci nin pri niaj faroj kaj bonvenigi la alvenantojn, kaj por doni al mia edzino sufiĉan tempon por vesti sin per longa edziniĝrobo.
Finfine, la longe atendita horo venis. La ĉambrego estis plena de homoj, kaj mi nervoze staris apud podio dum mia edzino kaj ŝia patro restis pretervide malantaŭ aliflanka pordo. Je signalo de la ceremoni-kondukanto, tiuj eniris kaj paŝis kun mi sur la podion. Moviĝante antaŭen, mi atingis ilin, kaj surunugenuiĝis por preni la manon de mia amulo. Kune ni reiris al la mezo de la podio, kie kuniĝis la gepatroj, kiuj deklamis al ĉiuj paroladon. Mia patro parolis angle, kaj la kondukanto voĉlegis tradukon. Li vizitis Ĉinion multfoje pro komerco, kaj komentis pri tio, ke malgraŭ ĝia relativa malgrandeco, lia unua vojaĝo estis al la hejmurbo de mia bofamilio por vidi ŝtalan fabrikon. Miaj gebopatroj parolis pri ilia amo al mia edzino kaj pri tio, ke ili ĉiam subtenos ŝin, eĉ ĉe fora flanko de la Tero.
Ankaŭ estis filmo farita el la foto de la antaŭgeedziĝa fotado kaj pli frue la filmo estis projekciita sur la ekranego.
Post revestiĝo de mia edzino per pli komforta robo, restis ankoraŭ nur unu devo: ni ĉirkaŭiris la tutan ĉambregon al ĉiu tablo por tosti niajn ĉeestantojn kaj donaci al ili cigaredojn (tre malkutima en Britio pro la malkreskanta populareco de fumado). Dume, laboristoj de la hotelo surtabligis vesperan bankedon kaj la ceremonikondukanto amuzis la ĉeestantaron per ludoj, magiaj aktoj, kaj la blovado de kompleksaj fumringoj. Kiam nia donacado de cigaredoj estis kompletigita, tiam ni mem povis sidiĝi kaj ĝui momenton de ripozo kaj iom da manĝaĵo, kvankam ne multe restis tiutempe.
Nelonge poste, ni bezonis restariĝi apud la elirejo por adiaŭi kaj danki la ĉeestantojn. Tial, finiĝis la geedziĝo kaj ni povis rehejmiĝi por dormegi kaj antaŭĝui nian mielmonaton... post kiam ni finis forigi ĉiujn balonetojn!
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat