【Facila Radio-programo】Ekspozicio pri homaj rajtoj en Ĉinio okazis en Ĝenevo.

| 2019-09-23
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.


Ekspozicio pri homaj rajtoj en Ĉinio okazis en Ĝenevo.


La 9an de septembro en Ĝenevo, Svislando, estis malfermita la ekspozicio "Atingoj de la Nova Ĉinio pri Homaj Rajtoj en la Lastaj 70 Jaroj". La malfermon ĉeestis pli ol 300 homoj, inkluzive de pli ol 40 ambasadoroj el Rusio, Finnlando, Meksiko, Filipinoj, Zambio, Eŭropa Unio kaj internaciaj organizoj, diplomatoj de ĉirkaŭ 100 landoj, oficistoj de internaciaj organizoj, raportistoj kaj kleruloj.


Vizitantoj laŭdis la homrajtajn atingojn de la nova Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj. Multaj diplomatoj el evoluantaj landoj diris, ke ĉina progreso pri homaj rajtoj estas laŭdinda kaj imitinda de aliaj evoluantaj landoj. Ili esperas, ke Ĉinio prezentos pliajn proponojn taŭgajn por la interesoj de evoluantaj landoj, por ke la mastrumado de la internaciaj homaj rajtoj estu pli justa kaj saĝa.


Dum la 5-taga ekspozicio, krom eksponado de pli ol 120 bildoj kaj prezentado de pli ol 20 filmetoj, oni aranĝis ankaŭ interagadon per la tekniko virtuala realo, celante, ke la vizitantoj pli bone konu la progreson de Ĉinio pri homaj rajtoj en la pasintaj 70 jaroj.


Ambasadoro: plej alta reprezentanto de iu ŝtato ĉe alia.

Diplomato: supera ŝtata oficisto, kiu okupiĝas pri interŝtataj rilatoj.

Laŭdi: esprimi favoran opinion pri io aŭ iu.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments