El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Meksiko kunsido por celebri la 70-an datrevenon de la fondiĝo de ĈPR

| 2019-09-20
Bookmark and Share

Ĉeestantoj


La 18-an de septembro laŭ la loka tempo en Meksiko okazis ĉin-meksika amaskomunikila kunsido por celebri la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. La aktiveco kun la temo "ĉin-meksikaj kaj ĉin-latinamerikaj rilatoj en nova epoko" estis kunokazigita de la latin-amerika branĉo de China Today, gazeto sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo, senato de Meksiko kaj ĉina ambasadorejo en Meksiko. 


Forumo


Respondeculoj de preskaŭ dek meksikaj amaskomunikiloj, inkluzive de El Universo kaj Milenio, kunsidis kun respondeculoj de meksikaj branĉoj de la ĉinaj amaskomunikiloj, kiaj China Today, la novaĵ-agentejo Xinhua ktp.


Ili diskutis kiel objektive diskonigi al legantoj amikecon inter Ĉinio kaj Meksiko kaj inter Ĉinio kaj Latinameriko, interŝanĝi spertojn pri administrado, okazigi kulturan eventon kaj altigi internacian influon de ĉin-meksikaj kaj ĉin-latinamerikaj amaskomunikiloj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments