El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usono kaj Belorusio denove sendos unu al la alia ambasadorojn

| 2019-09-20
Bookmark and Share

Strato de Minsko


La 17an de septembro David Hale, ŝtata vicsekretario de Usono, konfirmis, ke Usono kaj Belorusio denove sendos unu al la alia ambasadorojn. Tio estas la unua fojo por la du landoj reciproke akcepti ambasadorojn post ĉirkaŭ 10 jaroj.


Hale faris viziton en Minsko, ĉefurbo de Belorusio kaj intervidiĝis kun belorusa prezidento Alexander Lukashenko. Hale diris, ke Usono firme subtenas suverenecon kaj sendependecon de Belorusio, kaj li konfirmis, ke Usono sendos al Belorusio ambasadoron, kaj la alia flanko faros la samon.


Belorusa amaskomunikilo Belarus.by raportis, citante la vortojn de Hale, ke la reciproka sendo de ambasadoroj signifas "historian" repliboniĝon de ambaŭflankaj rilatoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments