El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazas en Ĝenevo ekspozicio pri homaj rajtoj en Ĉinio

| 2019-09-12
Bookmark and Share




Vizitantoj de la ekspozicio "Atingoj de la Nova Ĉinio pri Homaj Rajtoj en la Lastaj 70 Jaroj". (fotita de Chen Junxia el la novaĵagentejo Xinhua)


La 9an de septembro en la Palaco de Nacioj de Ĝenevo, Svislando, inaŭguriĝis la ekspozicio "Atingoj de la Nova Ĉinio pri Homaj Rajtoj en la Lastaj 70 Jaroj". La inaŭguron ĉeestis pli ol 300 homoj, inkluzive de pli ol 40 ambasadoroj el Rusio, Finnlando, Meksiko, Filipinoj, Zambio, Eŭropa Unio kaj internaciaj organizoj, diplomatoj el ĉirkaŭ 100 landoj, oficistoj de internaciaj organizoj, raportistoj kaj kleruloj.


Vizitantoj laŭdis la homrajtajn atingojn de la nova Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj. Ili alte taksis la gravan rolon de Ĉinio en akcelo de internacia kunlaborado pri homaj rajtoj. Multaj diplomatoj el disvolviĝantaj landoj diris, ke ĉina progreso en la homrajta afero estas laŭdinda, kaj starigis sukcesan modelon por la disvolviĝantaj landoj. Ili esperas, ke Ĉinio prezentos pli multajn proponojn, kiuj konformas al interesoj de la disvolviĝantaj landoj, por ke la administrado de la internaciaj homrajtoj estu pli justa kaj racia.


Dum la 5-taga ekspozicio, krom eksponado de pli ol 120 bildoj kaj prezentado de pli ol 20 filmetoj, oni aranĝis ankaŭ interagadon per la tekniko virtuala realo, celante ke la vizitantoj pli bone konu la progreson de Ĉinio pri homaj rajtoj en la pasintaj 70 jaroj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments