El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jack Ma eksiĝis de direkcia prezidanto de Alibaba

| 2019-09-11
Bookmark and Share

La 10a de septembro ĉijare estis la 35a Instruista Tago de Ĉinio.



Tiutage en Hangzhou, Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, la grupo Alibaba festis la 20an datrevenon de sia fondiĝo. Samtage la kreinto de la grupo, Jack Ma, eksiĝis de la posteno de la direkcia prezidanto de la grupo.


La 28an de aŭgusto, Ma diris: "Mia eksiĝo de la posteno de direkcia prezidanto ne signifas, ke mi ne plu entreprenos aŭ emeritiĝos."


La informo pri lia eksiĝo estis oficiale konfirmita antaŭ unu jaro. La 10an de septembro lastjare Ma deklaris en publika letero "Feliĉan Instruistan Tagon", ke en la 10a de septembro post unu jaro, li ne plu servos kiel la prezidanto de la direkcio de la grupo Alibaba, kaj la ĉefa administranto Daniel Zhang transprenos lian oficon. Tiam Ma diris, ke krom daŭre servi kiel partnero de Alibaba kaj klopodi por kontribui al ĝia partnera mekanismo, li volas reveni al instruado, kiun li amas. Tio igos lin ekscitita kaj feliĉa.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments