El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis provludo por celebrado de la 70a datreveno de la fondiĝo de ĈPR

| 2019-09-10
Bookmark and Share


De la 23a horo de la 7a de septembro ĝis frua mateno de la sekva tago, en la regiono Tian'anmen de Pekino okazis la unua komuna provludo por celebrado de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR), kun partopreno de ĉirkaŭ 90 mil homoj.



La provludo konsistis el ceremonio de la celebra kunveno, revuo, popolamasa parado, arta agado kaj urĝa traktado.



En unu-hora revuo, oni ĉefe ekzercis sin en revuo kaj parado.


La popolamasa parado temis pri kolektiĝo kaj evakuo, marŝado, akordigo de la Fanfaro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj ĥoroj, kunligo de falango-prezentado kaj arta agado. 


En arta agado, oni provludis la ĉefteman prezenton kaj artan programon. Ludantoj konis la itineron kaj reg-sistemo de fajraĵoj estis testita.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments