El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aranĝoj por festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko

| 2019-09-03
Bookmark and Share


Ĉi-jare estas la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, pro tio okazos festado en la ĉefurbo Pekino. Laŭ informo el la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la festado inkluzivas jenajn aranĝojn:


Unue, okazigi festan ceremonion, revuon kaj paradon. 


En la 1-a de oktobro, sur Tian'anmen-placo en Pekino okazos ceremonio por festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ĉina prezidanto Xi Jinping faros gravan paroladon. Poste okazos revuo kaj parado.


Due, aranĝi celebrajn aktivecojn en Pekino. 


Vespere de la 1-a de oktobro, sur Tian'anmen-placo en Pekino okazos celebraj aktivecoj. Ĉinaj gvidantoj, kune kun popolamasoj el diversaj rondoj de Pekino, festos la datrevenon kaj spektos artajn prezentadojn kaj artfajraĵojn. 


Trie, aljuĝi la Nacian Medalon kaj la Nacian Honoran Titolon. 


Kvare, prezenti florojn al naciaj herooj.  


Kvine, okazigi akcepton en la Popola Halo de Pekino kaj ĉina prezidanto Xi Jinping faros paroladon. 


Sese, aranĝi artvesperon de la Nacia Tago. 


Sepe, okazigi ekspozicion pri ĉefaj atingoj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. 


Oke, doni medalojn por festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.


Naŭe, fari kaj elsendi dokumentan filmon.


Deke, emisii memorigajn poŝtmarkojn kaj monerojn. 


Krome, en aliaj lokoj de Ĉinio okazos festadoj en diversaj formoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments