Mi, Esperanto kaj Ĉinio
Pietro Fiocchi
Bonvenigis min en Pekino tri oficistoj de Ĉina Internacia Eldona Grupo. Dum la tuta flugo mi sidis ĉe la fenestro de la aviadilo kaj scivoleme rigardis eksteren, suben, la ŝanĝiĝantan teritorion: ekde Eŭropo al Azio, kaj poste, jam en Ĉinio, de la dezerto al la montegoj ĝis la urbego. Atingante la ĉinan ĉefurbon, la ĝis tiam klara ĉielo iĝis subite griza, grizeta kaj grizega. Sed ne gravas, al tio mi rapide alkutimiĝis.
Jam en la flughaveno per multaj malsamaj sensacoj mi sentis, ke tiumomente mi komencis tute novan vivon. Ĝi estis profunda, pozitiva sento. Finfine mi estis en Ĉinio. Kaj finfine mi povis labori per mia lingvo por mia "ideo".
Ekde mia infaneco mi arde deziris viziti Ĉinion, konatiĝi kun ĝia popolo kaj plimulte ekscii pri ĝia kulturo. Ĉar ĉe miaj geavoj estis loko de ilia granda salono, en kiu troviĝis bela malalta ligna tablo kaj kelkaj fajnaj porcelanaj pentritaj vazoj. Tie mia avino kutimis teumi kun siaj amikinoj kaj mi tute ne rajtis alproksimiĝi al tiu eta muzeo. Mia intereso por tiuj aĵoj pliiĝis, ĝis kiam mi demandis: kio ili estas? Ili ŝajnis al mi tre malsamaj de kutimaj hejmaj varoj. Do, avino rakontis al mi, ke ili estis importitaj antaŭ longe de tre malproksime, de iu lando nomita Ĉinio, antikvega lando, riĉa je saĝaj homoj kaj mirindaĵoj.
Infaneca okazaĵo instigis min enamiĝi al tiu fora mistera lando, Ĉinio. Jam tiam mi decidis, ke iam mi vojaĝos al Ĉinio kaj ke iĝos iomete kiel Marko Polo, kvankam iuj opinias ke la fama venecia vojaĝanto neniam atingis la Ĉielan Imperion.
Multaj jaroj pasis kaj finfine mi nun estis tie, en la pekina flughaveno, bonvenigita de tri gravaj reprezentantoj de prestiĝa registara organizo. Tie komencis mia unujara kunlaboro kun El Popola Ĉinio. Kiam mi pensas pri tiuj tagoj, semajnoj kaj monatoj mi eksentas nostalgion pri ĉiu momento de mia pekina vivo, kaj en la oficejo kaj en la urbo, al kiu ĝis hodiaŭ mi sentas min amligita. Pekino estas profunde fascina kaj vigla urbo, sed por ĝuste eniri en la etoson de la urbego, oni devas per humila sinteno iomete pacienci. Same kiel oni faras por starigi longdaŭran sinceran amikecon.
Ĉar mi havis feliĉan ŝancon kunlabori kun la redaktejo de El Popola Ĉinio, mi konatiĝis kun homoj interesaj kaj elstaraj, t.e. la pekinaj kaj ĝenerale la ĉinaj esperantistoj. Unue, mi ĉiam havas bonajn memoraĵojn pri miaj gekolegoj, ĉiam afablaj kaj amikaj. Dank’al ili mia vivo en Pekino iĝis vere agrabla, glata kaj neforgesebla. Ni estis bona laborteamo kaj iom kaj iel kontribuis al la gravaj komunikad-taskoj kaj registaraj kaj Movadaj.
Due, mi konatiĝis kun Profesoro Li Weilun kaj kun Sinjoro Wang Shirong. Ambaŭ esperantistoj de Ĉinio tutmonde famaj en nia komunumo. La unua multe impresis min pro sia scio de lingvoj aziaj kaj eŭropaj kaj pro sia ĉiamdaŭra nelacigebla volo por instrui al ĉiuj, precipe al gejunuloj, Esperanton, por transdoni ĝian ideon. La dua esperantigis faman ĉinan romanon "Rano", verkita de Nobelpremiito Mo Yan. S-ro Wang dum sia traduka laboro kutimis viziti la redaktejon kaj foje mi havis ŝancon interparoli kun li. Kiam la eldonaĵo estis preta, li donacis unu ekzemperon al mi en kiu li scribi dediĉon: "Al mia kara itala amiko". Tiun libron mi ĵaluze gardas en mia hejma biblioteketo. Ĝi estas modelo de alta kaj fajna tradukado de mirinda literaturo. Ĝi estas atesto pri la neelĉerpebla potencialo de Esperanto por esprimi pensojn, sentojn kaj emociojn.
Mi interesiĝis pri Esperanto dum miaj adoleskaj jaroj. Mi eksciis tiam pri la lingvo kaj pri ĝia ideo. Naive sed sincere mi konvinkiĝis tiutempe, ke precipe tiu lingvo kune kun ĝiaj teorioj povis esti finfine solvo al tutmondaj maljustaĵoj. Antaŭ multaj jaroj homoj de mia familia rondo estis senkiale torturitaj kaj mortigitaj de tiel nomitaj italaj faŝistoj kaj germanaj nazioj. Tiu afero influis miajn edukadon kaj pensmanieron, instigis min al profunda respekto pro tiuj principoj kiel paco, interkompreno, amika kunlaboro. Do, mi trovis mian solvon, tio estis Esperanto kaj ĝia ideo, sed fakte mi eklernis la lingvon nur post multaj jaroj. Mi esperantiĝi dum mia loĝado en Vieno, precipe post vizito al la juda kvartalo.
Dank’al Esperanto kaj al mia profesia agado por El Popola Ĉinio mi havis ŝancon konatiĝi, labori kaj amikiĝi kun ĉinoj, vojaĝi tra la lando. Tagon post tagon mi spertis eferveskan progresigon ĉie kaj en ĉio. Mi admiris kiel ĉinaj gvidantoj kapablis antaŭplani longdaŭran socian evoluadon kaj paŝon post paŝo plenumi la taskojn per bone organizita komuna klopodado. Mi ŝatis vidi kiel popolo fidas gvidantojn kaj kiel aktive partoprenas en la ĉiamdaŭra konstruado de la nova Ĉinio, de la Popola Respubliko. Mi admiras la ĉinan registaron pro tio, ke ĝi aplikas la saman metodon ankaŭ al Esperanto: plani, persisti, sukcesi.
Fervoras nuntempe en Ĉinio la ideo de iu tiel nomita "ĉina revo", pri kiu bone scias ĉiuj tiuj, kiuj eĉ nur iomete vivis en la lando. Laŭdire tio estas afero, kiu rilatas nur al ĉinoj. Sed mi ne konsentas.
Hodiaŭ Ĉinio estas lando samtempe tradicia kaj moderna, kiu senĉese pretigas la vojon al estonteco. Ĝi estas modelo de racia evoluado por multaj aziaj kaj afrikaj landoj. Ĝi estas ekzemplo de efika strategia kunlaboro por jomete malhumilaj okcidentaj landoj. Ĝi estas tiu popolo, kiu amike gastigis min, kiu donis al mi ŝancon fari mian plej ŝatatan laboron: verki, verki por Esperanto!
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat