Raporto el Internacia Aerospacialaekspozicio MAKS 2019
Subskribo de interkonsentoj laŭ rezultoj de la kvara kunveno de la Rusa-Ĉina Subkomisiono en la kampo de industrio
Ĉe la Internacia Aerospacialaekspozicio MAKS 2019 estis okazigita la kvara kunveno de la Rusa-Ĉina Subkomisiono en la kampo de industrio sub prezidado de ĉina ministro pri industrio kaj informado Miao Wei kaj rusia ministro de industrio kaj komerco Denis Manturov. Ambaŭ ministroj kaj spertuloj partoprenantaj la kunvenon diskutis kaj interkonsentis detale pri la sekvaj paŝoj por la efektivigo de la projektoj de larĝkorpa longdistancaj aviadilo CR929 kaj perspektiva peza helikoptero. La kunvenintoj ankaŭ resumis la agadojn de laborgrupoj pri civila aviadkonstruado, pri krudmaterialoj, ekipaĵoj, radioelektroniko, ekzamenis aferojn kaj perspektivojn por kunlaboro en la aŭtomibila industrio, farmaciaj kompanioj, metalurgio, mekanika inĝenierado kaj la kemia industrio.
Raportis Vadim Biserov
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat