MAKS : Pavilono de Ĉinio ekakceptis vizitantojn
Estas okazinta solena inaŭguro de pavilono de Ĉinio ĉe Internacia Aviadila kaj Spaciala Ekspozicio MAKS en Moskvo en kiu Ĉinio unuafoje partoprenas kiel “partnera ŝtato” de la forumo. La pavilono estas la plej granda en vico de ŝtatoj-partoprenantojn de MAKS.
La solenan inauguron partoprenis ĉina ministro pri industrio kaj informado Miao Wei, kaj Denis Manturov, ministro de industrio kaj komerco de Rusio. Ili ambaŭ mallonge prelegis dum la ceremonio. S-ro Miao Wei diris ke nun estas tempo por daŭrigi progreson de homaro per disvolvigo de aviadilaj teknologioj kaj akcentis ke Rusio kaj Ĉinio komencis vastan kunlaboradon en tiu ĉi kampo. Ambaŭ landoj fakte ŝanĝigas mondordon, efektivigante projekton en aviadilspaciala branĉo surbaze de reciproka profito kaj egalrajta kunlaboro, rimarkis li.
Poste simbola lanĉo de la ĉina pavilono du ministroj vizitis eksponejon de ĉinaj entreprenoj en ĝi, kaj ankaŭ la eksponejon de Komerca Aviadila Korporacio de Ĉinio (COMAC) en ku kunlaborate kun ruslanda Unuiĝinta Aviadilkonstruanta Korporacio (UAK) estas konstrukciata longdistanca larĝfuzelaĝa pasaĝera aviadilo. La kosto de ĉi tiu projekto estas ĉirkaŭ 20 miliardoj da dolaroj. COMAC kaj UAK konsentis dividi la kostojn por egalaj kotizoj, liverado de la aviadilo laŭsupoze komenciĝos en 2026. Ĉe la MAKS estas eksponata ankaŭ plenampleksa maketo de la CR929. Hieraŭ dum malfermo la aviadilspaciala ekspozicio MAKS vizitis prezidanto de Rusio Vladimir Putin kaj prezidanto de Turkio Recep Erdoğan. Rusia ministro Denis Manturov taksis projekton de CR929 kiel “ankra kaj plej ambicia projekto" de ĉina-rusia kunlaboro. Li optimiste opinias: “Samtempe, ĉiujare niaj landoj vastigas kunlaborajn ligojn en la aviadindustrio. Ekzemplo de tio estas la komuna laboro sur la peza civila helikoptero AHL, kunlaboro pri projekto de kreado de peza amfibia aviadilo kaj provizado de rusaj motoroj por ĉinaj militaj ĉasaviadiloj".
Raportis Vadim Biserov
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat