El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Unesko unuafoje uzos Esperanton en festivalo

| 2019-08-30
Bookmark and Share


Festivalo por la paco organizata de Unesko okazos en Tolosa (Hispanio) la 19an de septembro 2020 (do post unu jaro). 


La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. 


La celo estas instigi ĥorojn el la tuta mondo partopreni per kantado por la paco, inkluzive per kreado de novaj kantoj. 


Ne necesos vojaĝi al Hispanio, sufiĉos filmi triminutan korusan kanton por la paco kaj sendi ĝin. Definitiva aliĝo okazos plej verŝajne en oktobro, kaj la filmo devos esti preta en la nordhemisfera printempo 2020. En la tago de la festivalo mem, la partoprenanto devos kanti la koncernan kanton en sia urbo, tiel ke simbole kantoj por la paco estu aŭdeblaj preskaŭ samtempe en la tuta mondo, dum en Hispanio oni montros la diversajn filmojn.


Dum tiu ĉi festivalo, ankaŭ estos projekciitaj filmetoj de kiel eble plej multe da korusoj tra la mondo, kantantaj por la paco en la plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de tiuj ĉi kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto. 


Se vi konas koruson, kiu povos realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu François Lo Jacomo <francois@lojacomo.eu>, reprezentanto de UEA ĉe Unesko.


François Lo Jacomo 


Provizora aliĝilo al la festivalo por la paco


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments