El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekzamenado de aŭtomataj veturiloj dum Ekspozicio pri Inteligenta Ĉinio

| 2019-08-29
Bookmark and Share


La 26an de aŭgusto Ekspozicio pri Inteligenta Ĉinio inaŭguriĝis en Chongqing, sudokcidente de Ĉinio. La 4-taga ekspozicio, emfazanta internaciecon, profesiecon kaj spertigecon, prezentas al la publiko novajn teknikojn, kinetajn energiojn kaj perspektivojn. 




Dum la ekspozicio en Chongqing okazis konkurso de aŭtomataj veturiloj de la 5G-pokalo de China Telecom, kiu celas ekzameni la precizecon de veturilaj sentiloj, rapidecon de decido-farado kaj aliajn kapablojn de veturiloj. 31 senŝoforaj limuzinoj, busoj kaj purig-veturiloj, el koncernaj entreprenoj, firmaoj, altlernejoj kaj institutoj, portantaj laserajn radarojn, fotilojn kaj navigad-satelitan sistemon, ricevis ekzamenadon pri komplikaj trafikaj aferoj. En la sekvaj tagoj ili veturados sur ekspresa aŭtovojo por la fina ekzameno.




Koncernaj fakuloj diris, ke kvankam nun la saĝeca nivelo de ĉinaj aŭtomataj veturiloj estas malpli alta ol tiu de la usonaj, tamen Ĉinio havas siajn avantaĝojn, kiel amaso da datumoj, politika subteno, reala postulo de konsumantoj, kiuj rapidigos maturiĝon kaj progreson de tiu tekniko. Samtempe, 5G-tekniko povas ankaŭ rapidigi la komunan utiligon de datumoj pri veturiloj kaj vojoj. En la ĉi-foja ekspozicio, la kompanio Tencent efike inform-kunligis homon, aŭton, vojon kaj nub-komputadon per sia 5G-sistemo, kio povas solvi problemojn pri preciza lokalizo, kontrolo de blinda regiono kaj aliaj, kaj la kompanio Alibaba montris sian interretan stir-regan sistemon AliOS, kiu igas veturilon saĝa terminalo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments