El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝanhajo gastigos la 2-an Mondan Konferencon pri Artefarita Inteligenteco

| 2019-08-28
Bookmark and Share

Konferencejo en la distrikto Xuhui, Ŝanhajo


Inter la 29-a kaj la 31-a de aŭgusto, en Ŝanhajo, Ĉinio, okazos la 2-a Monda Konferenco pri Artefarita Inteligenteco (MKAI) kun la temo "Inteligenta Kunligo, Senlimaj Eblecoj". Elon Musk, ĉefa administranto de la kompanio Tesla Motors, kaj Jack Ma, kunfondinto de la grupo Alibaba, dialogos en la inaŭgura ceremonio. Antaŭe, Elon Musk jam anoncis per Twitter, ke en la ĉi-foja MKAI, li lanĉos projekton de la kompanio Boring en Ĉinio. Boring estas kompanio pri tuneloj fondita de Elon Msuk por solvi trafikan ŝtopiĝon, ĝi jam subskribis sian unuan komercan kontrakton en majo ĉi-jare. 


Kiel kernoj de la konferenco, ĉi-jare en la ĉefaj dek forumoj oni profunde diskutos pri inteligentaj ĉipoj, avantaĝaj algoritmoj, cerb-simila inteligenteco, 5G-interreto, senŝofora aŭtomata veturado, inteligentaj robotoj, AI + edukado, AI + industrio, AI + medicino, investado kaj financado, kaj antaŭvidos la plej altnivelajn teknologiojn kaj aplikojn de artefarita inteligenteco.


Samtempe, forumoj aranĝotaj de pioniraj entreprenoj kaj organizoj estas alia specialaĵo de la konferenco. Ekzemple, Korporacio pri Internacia Komerca Maŝino (IKM) diskonigos sian teknologion por doni al la unua aŭtomata astronaŭto homajn perceptojn, komprenojn kaj lernokapablojn, diskutos pri la obstakloj kaj defioj pri aplikoj de AI, kaj prezentos la plej bonajn praktikojn de AI-apliko de IKM-kreaĵoj en ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj. La forumo organizota de la kompanio Mikrosofto kun la temo "AI por Ĉiuj" invitos Raj Reddy, gajninto de la premio Turing kaj profesoro pri komputiko de la universitato Carnegie Mellon, kaj aliajn ĉefparolantojn por alporti al la spektantaro novajn AI-ideojn.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments