El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 26a Pekina Internacia Libro-Foiro

| 2019-08-23
Bookmark and Share


De la 21a ĝis la 25a de aŭgusto, 2019, la 26a Pekina Internacia Libro-Foiro (PILF) okazas en la Ĉina Internacia Ekspozicia Centro en la distrikto Shunyi, nordorienta Pekino, Ĉinio. En la foiro partoprenas ĉirkaŭ 2 600 librovendistoj el 95 landoj kaj regionoj, kaj estas eksponataj pli ol 300 mil specoj da nove eldonitaj libroj tra la mondo. Dume okazas ankaŭ mil aktivaĵoj pri eldonado kaj kulturo.



Ĉifoje la ĉefa gastlando estas Rumanio. Portugalio kaj Kazaĥio unuafoje partoprenas en la foiro. Britio havas la plej multajn budojn, kaj la ekspoziciaj areoj de Usono, Korea Respubliko kaj Francio estas pli grandaj ol la antaŭaj. Entute 30 landoj laŭlonge de “La Zono kaj Vojo” venis al la foiro. Ankaŭ latinamerikaj landoj estas tre aktivaj, Venezuelo refoje kondukis latinamerikajn ekspoziciantojn partopreni la libran foiron, Kubo kaj Argentino havas siajn budojn.



Dum la foiro okazas ankaŭ "Ekspozicio pri Libroj Eldonitaj de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) dum 70 jaroj". Inter la libroj estas ne nur multlingvaj verkoj de ŝtataj gvidantoj kaj libroj pri Ĉinio, sed ankaŭ diversaj klasikaj verkoj tradukitaj kaj eldonitaj de ĈIEG dum la pasintaj 70 jaroj.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments