El Popola Ĉinio>头条新闻>

SpaceX-oj: ĉinaj neŝtataj kompanioj pri raketlanĉo

| 2019-08-21
Bookmark and Share

La 25an de julio 2019, en Satelito-Lanĉa Centro de Jiuquan en Gansu-provinco, nordokcidenta Ĉinio, ĉina neŝtata raket-kompanio i-Space lanĉis la transportan raketon SQX-1 Y1, kiu sukcese sendis kelkajn satelitojn al la planita cirkla orbito je 300 km for de la Tero. Tio estas la unua enorbitiga lanĉo de raketo fare de ĉina neŝtata kompanio kaj montras, ke neŝtata komerca raketo de Ĉinio havas la kapablon transporti sateliton al la spaco. 


Raketlanĉo de la kompanio i-Space


La 10an de aŭgusto 2019, LinkSpace, alia neŝtata raket-kompanio de Ĉinio, sukcese faris la triafojan eksperimenton pri lanĉo kaj rekupero de la raketo RLV-T5 en lanĉejo ĉe la urbeto Lenghu, en la urbo Mangya de la provinco Qinghai, nordokcidenta Ĉinio. La eksperimento daŭris 50 sekundojn, la celita alteco estis 300 metroj, la atingita alteco estis 302 metroj, kaj la surteriĝa precizeco estis 7 cm.


Eksperimento de rekuperebla raketo fare de LinkSpace


Komerca spacoflugo ekaperis en Usono, la plej progresinta lando en la mondo. Kun subteno de NASA (Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala  Administracio), pluraj personaj kompanioj pri satelit-lanĉo, kiel SpaceX, Blue Origin kaj Virgin Galactic, per esplorado kaj farado de malmultekostaj kaj fidindaj novaj transportiloj, evidente reduktis la elspezon por sendi homon kaj veturilon al la kosmo. Tio ne nur evoluigis la spacialan teknologion kaj vigligis la komercan raketlanĉadon, sed ankaŭ antaŭenigos homan kapablon esplori, akiri kaj utiligi spacajn resursojn.


En tiu situacio, neŝtata raketlanĉado de Ĉinio komencis disvolviĝi sub la subteno de ŝtataj politikoj. Ĉirkaŭ 2015, fondiĝis pluraj raketlanĉaj kompanioj, kiel i-Space, LandSpace, OneSpace kaj LinkSpace. Multaj elstaraj fakuloj eklaboris en neŝtataj raketkompanioj. Ekde 2018, raketkompanioj kiel LandSpace, OneSpace kaj i-Space provis enorbitigan lanĉon. Post pluraj malsukcesoj, ili nun povas sukcese lanĉi raketon kaj enorbitigi ĝin. Tio reflektas la avantaĝojn de talenta teamo kaj efika administra sistemo.


Lastatempe, satelita konstelacio kaj interkonektado fariĝis unu el la tendencoj en komerca spaciala disvolvado. Laŭ satelit-reta plano de diversaj landoj, pli ol 25 000 etaj satelitoj atendas lanĉon, tamen ĉiujare en la mondo okazas nur ĉirkaŭ 100 fojoj da raketlanĉoj, kio tute ne povas plenumi rilatan bezonon. Imageble, en la estonteco, kun senĉesa plivastiĝo de komerca satelitlanĉo, la postulo de satelita lanĉo estos pli granda. Ĉu nova SpaceX naskiĝos en Ĉinio? Tio estas atendinda.


Raketo de la kompanio SpaceX


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments