El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 3a Komuna Konferenco de IKEF okazis en Mongolio

| 2019-08-21
Bookmark and Share

Zhang Changsheng



De la 13a ĝis la 16a de aŭgusto okazis la 3a Komuna Konferenco de IKEF, Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio, en Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio. En ĝi ĉeestis 52 homoj el 8 landoj: Brazilo, Ĉinio, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Nederlando, Rusio kaj Mongolio. Speciale atentinda estas la ĉeesto de estimata s-ro Oyunbaatar, eksa vicĉefministro de Mongolio, en la bonveniga bankedo.





Krom tradiciaj programeroj estis la signifoplena donacado de ĉina delegito s-ro Zhu Lirong, nome de ĉina delegacio. Li donacis al Mongola Nacia Muzeo longan pentraĵon pri la historio de "La Zono kaj Vojo" por esprimi eternan amikecon inter la popoloj de Ĉinio kaj Mongolio kaj la deziron pri komuna disvolvado sub la iniciato "La Zono kaj Vojo", proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping. La partoprenantoj ĝuis naturajn kaj historiajn vidindaĵojn de Mongolio dum kvar tagoj, kaj la estraranoj de IKEF diskutis pri la ŝanĝo de administraj laboroj kaj venontaj strategioj. La rezolucio de la 3a Komuna Konferenco anoncis, ke la 4a Komuna Konferenco de IKEF okazos en Kioto de Japanio de la 14a ĝis la 17a de septembro 2020.




La estro de ĉina delegacio, s-ro Zhang Changsheng, nome de ĈEL (Ĉina Esperanto-Ligo) kaj ĉina filio de IKEF en sia salutparolo dankis LKK pro la prepara laboro kaj donacis nove eldonitajn E-librojn. Pli ol tridek ĉinaj partoprenantoj spertis trajne kaj buse pitoreskajn pejzaĝojn de Mongolio dum la vojaĝoj inter la ĉina landlim-urbo Erenhot kaj la mongola ĉefurbo Ulanbatoro.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments