El Popola Ĉinio>头条新闻>

Barata Tago en la Internacia Hortikultura Ekspozicio

| 2019-08-20
Bookmark and Share


La 17an de aŭgusto okazis la aktivecoj Barata Tago en la ĝardeno de la ĉi-jara Internacia Hortikultura Ekspozicio. En la inaŭguro barataj artistoj faris brilajn prezentadojn, inkluzive de antikva hindia danco, jogo kaj aliaj. La kostumoj kun ekzoteco kaj tradiciaj kantoj kaj dancoj gajnis aplaŭdon de la vizitantoj.



Jogo devenas de antikva Hindio. En la hindia ĝardeno de la ekspozicio, la plej okulfrapa estas la skulptaĵo de jogano sur blanka lotuso. En la ĝardeno estas ankaŭ multaj skulptaĵoj pri jogo por sentigi al vizitantoj la harmonion inter homo kaj naturo, homo kaj homo, korpo kaj spirito laŭ la hindia kulturo.




La hindia ĝardeno havas terareon de 1 000 kvadrataj metroj. La dezajnistoj bone aranĝis arbaron, florejon kaj akvejon, kaj kunfandis ilin kun hindi-stilaj konstruaĵoj, muzikoj kaj aliaj elementoj por prezenti al la publiko la disvolvadon de hindiaj arto kaj arkitekturo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments