El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gajnintoj de la 6-a Esea Konkurso "Panda Pokalo" vizitis Ĉinion

| 2019-08-07
Bookmark and Share

Inter la 2a kaj la 8a de aŭgusto, gajnintoj de la 6-a Esea Konkurso "Panda Pokalo" pri Ĉinio por Japana Junularo vizitas Ĉinion. Tiu konkurso estas kunorganizita de ĉina ambasadorejo en Japanio, redakcio de People's China sub Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) kaj Japana Scienca Societo. En la 5a de aŭgusto, Du Zhanyuan, prezidanto de ĈIEG, disdonis premiojn al japanaj gajnintoj en Pekino.


Du Zhanyuan parolas en la premidona ceremonio.


Parolas Otani Takuma, unu el la gajnintoj.


Kiel reprezentanto de la gajnintaro, Otani Takuma, kiu faris enketon en Ugando de Afriko, prezentis sian opinion pri la vizito en Ĉinio. Li diris, ke danke al la ŝanco de "Panda Pokalo", li vidis la vastan kaj viglan landon, kaj renkontis multajn bonkorajn homojn. Lia antaŭa impreso pri Ĉinio venis de lia sperto en Ugando, sed dum la ĉi-foja vojaĝo, Otani sentas sin tre proksime al Ĉinio.


Nambu Kento dum sia parolado


Nambu Kento, kiu loĝis en Ĉinio dum kvin jaroj, rakontis sian sperton kunesti kun familio de ĉina amiko. Li tre dankas la familianojn de la amiko pro ilia varma gastigo. Laŭ li, tio ĝuste estas signifo de ĉin-japana popola interŝanĝo. 


Komuna fotiĝo de gajnintoj


La konkurso "Panda Pokalo" komenciĝis en 2014, kaj ĝis nun ĝiaj partoprenantoj jam superis 2 500, inter kiuj pli ol 100 gajnintoj estis invititaj al Ĉinio. Ĉi-foje la gajnintaro atingis Pekinon en la 2a de aŭgusto. Ili vizitis la Internacian Hortikulturan Ekspozicion en Pekino, promenis sur pekinaj stratoj kun ĉinaj junuloj, spertis ĉinan kulturon kaj evoluon de la moderna Ĉinio, kaj interŝanĝis siajn vivrakontojn. Poste ili iros al la antikva urbo Xi'an, kie ili vizitos historiajn spurojn pri ĉin-japana interŝanĝo.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments