El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fervojo konstruita de ĉina kompanio kunligas okcidentan kaj orientan partojn de Afriko

| 2019-08-07
Bookmark and Share

La 2an de aŭgusto, la trajno "Rovos Rail", kun pli ol 50 pasaĝeroj, ekveturis de Lobito, havenurbo de Angolo, al la urbo Dar-es-Salamo, Tanzanio, laŭ Benguela-fervojo. Tio estas la unua fojo, ke vagonaro iras laŭ la fervojo al Hindia Oceano.


La 2an de aŭgusto, la trajno "Rovos Rail" ekveturis de stacio de Lobito. (fotita de Liu Zhi el la novaĵagentejo Xinhua)


Ene de vagono de la trajno "Rovos Rail". (fotita de Liu Zhi el la novaĵagentejo Xinhua)


Laboristoj de Ĉina Fervoj-Konstrua Korporacio laboras sur Benguela-fervojo. (fotita de Liu Zhi el la novaĵagentejo Xinhua)


Laboristoj de Ĉina Fervoj-Konstrua Korporacio laboras sur Benguela-fervojo. (fotita de Liu Zhi el la novaĵagentejo Xinhua)


Benguela-fervojo, kiu trairas Angolon, estas konstruita de Ĉina Fervoj-Konstrua Korporacio. Ĝi, liganta Tanzani-Zambian Fervojon konstruitan de Ĉinio en la 70aj jaroj de la pasinta jarcento, kontribuas ne nur por la unuafoja interligo de fervojoj de kvar landoj, Tanzanio, Zambio, Demokratia Respubliko Kongo kaj Angolo, sed ankaŭ por antaŭenigo de ekonomio kaj turismo de la regionoj laŭlonge de la fervojo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments