El Popola Ĉinio>头条新闻>

92-jara Ye Lianping konkuras kun tempo

| 2019-08-05
Bookmark and Share

Matene de la 31-a de julio, Ye Lianping instruis la anglan lingvon en "Hejmo por neplenaĝuloj".


Komenciĝis someraj ferioj de 2019 kaj denove funkcias "Hejmo por neplenaĝuloj" en la vilaĝo Buchen de la urbeto Wujiang sub He-gubernio de Anhui-provinco, orienta Ĉinio. 92-jara Ye Lianping, emerita instruisto, komencis siajn laborplenajn somerajn feriojn: ĉiutage li donas al infanoj lecionojn por tri horoj matene kaj por du horoj posttagmeze. Krom tio, li ankaŭ printas lernolibrojn, korektas hejmtaskojn kaj faras koncernajn klarigojn. Li estas tre okupita dum la tuta tago.


La 30-an de julio, Ye Lianping kopiis ekzamenajn paperojn por la infanoj.


Multaj junuloj de la vilaĝo laboras en aliaj lokoj, pro tio plejparto de la loĝantoj en la vilaĝo estas maljunuloj kaj infanoj. Ĝenerale tiuj maljunuloj ne havas kapablon helpi la infanojn en lernado. En 2000, Ye Lianping decidis starigi "Hejmon por neplenaĝuloj" por senpage instrui la anglan lingvon al tiuj infanoj.



Kvankam Ye Lianping kaj lia edzino, sen gefiloj, ne havas riĉan vivon kaj loĝas en dometo konstruita antaŭ pli ol 30 jaroj, li helpis pli ol 1 000 infanojn en la pasintaj 19 jaroj.


En la lastaj jaroj, Ye Lianping ricevis subtenojn de loka registaro kaj tutlandaj volontuloj, kaj gajnis multajn honorojn kaj laŭdojn. Ye diris: "Kandelo estas tre hela kaj povas lumigi grandan lokon. Dum mi, kiel brilanteta lampiro, povas lumigi malgrandan lokon. Nun ĉe mi plej mankas tempo, mi devas konkuri kun ĝi."


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments