El Popola Ĉinio>头条新闻>

Medaloj de Tokiaj Olimpikoj devenas el elektronikaj rubaĵoj

| 2019-08-05
Bookmark and Share

La fronta flanko de medalo


Lastatempe, la organiza komitato de la Tokiaj Olimpikoj anoncis, ke la medaloj de la Tokiaj Olimpikoj en 2020 devenas el elektronikaj rubaĵoj, el kiuj metaloj estis ekstraktitaj por farado de la 5 000 medaloj de la venontjaraj Someraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.


La dorsa flanko de medalo


De aprilo 2017 ĝis marto ĉi-jare eluzitaj poŝtelefonoj kaj aliaj malgrandaj elektronikaj aparatoj estis kolektitaj, kaj 78 985 tunoj da ili estis donacitaj al la lokaj registaroj. Vendejoj de la japana poŝtelefon-kompanio NTT Docomo kolektis 6,2 milionojn da poŝtelefonoj. Estis akiritaj 32 kilogramoj da oro, 3 500 kilogramoj da arĝento kaj 2 200 kilogramoj da bronzo.


En la fronta flanko de la medaloj estas Nike, diino de venko el la greka mito, antaŭ la stadiono Panathinaiko, kie okazis la unuaj Olimpikoj, kaj sur la dorsa flanko estas simbolo de la Tokiaj Olimpikoj 2020.


La ora medalo pezas 556 gramojn, la arĝenta -- 550 gramojn kaj la bronza -- 450 gramojn. Ĉiuj estas la plej pezaj en la historio de la Someraj Olimpikoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments