El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aĉeto de usonaj agrikulturaj produktoj fare de Ĉinio estas signo de bonvolemo kaj levigilo

| 2019-07-31
Bookmark and Share


De la 19a de julio, iuj ĉinaj import-firmaoj faris novajn negocojn pri aĉeto de agrikulturaj produktoj el Usono. Koncernaj ĉinaj firmaoj demandos plu pri la prezoj kaj pli aĉetos usonajn agrikulturajn produktojn.


La 30an de julio, ĉin-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo rekomenciĝis en Ŝanhajo. En tiu momento, Ĉinio diskonigis la informon pri la aĉeto, kio montras la bonvolemon de Ĉinio al Usono.


Negoco pri agrikulturaj produktoj estas unu el la plej kernaj zorgoj de Usono, ĉar ĝi estas la ĉefa enhavo de la ekonomia kaj komerca intertraktado inter la du landoj, kaj ĝi havas la rolon de levigilo en la intertraktado. Aĉeto de Ĉinio ne signifas ĝian cedon en la intertraktado, kaj ĝi reflektis la bonvolemon de Ĉinio. Ĉu Ĉinio aĉetas usonajn agrikulturajn produktojn kaj kiom ĝi aĉetas efikas sur la ritmon kaj orientiĝon de interago inter Pekino kaj Vaŝingtono.


Tio estas bonvolemo de Ĉinio kaj samtempe levigilo, signifante alian eblecon por Usono, t.e., ke se la intertraktado atingus neniun rezulton, Ĉinio ne daŭrigos sian bonvolemon, kaj usonaj bienistoj, kiuj vendis unu-sezonan rikolton, suferos plu.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments