El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bonvolu doni nomojn al kvar ĉinaj grandaj pandoj!

| 2019-07-26
Bookmark and Share


La 23-an de julio, unumonatiĝis du paroj da ĝemelaj grandaj pandoj naskitaj en Chongqing-a Bestoĝardeno. En tiu tago, la bestoĝardeno aranĝis ceremonion por la kvar beboj, en kiu partoprenis 79 paroj da ĝemeloj de la urbo Chongqing, sudokcidente de Ĉinio, por kunfesti.


La bestoĝardeno deklaris, ke ĝi nun monde varbas nomojn por la du paroj da ĝemelaj grandaj pandoj, kaj esperas, ke oni donos al ili belajn kaj signifajn nomojn, kiuj devas esti rilataj al "70-jariĝo de Ĉina Popola Respubliko". 


Bonvolu sendi viajn proponojn retpoŝte al 447926669@qq.com aŭ telefone al +86 02368407374 antaŭ la 16-a de aŭgusto. Vi ankaŭ povas skani la malsupran du-dimensian kodon por doni vian proponon. Post kolektado kaj elektado, 10 grupoj da nomoj fariĝos kandidatoj por plua elektado interrete.


Ekde la 23-a de aŭgusto, la 10 kandidatoj estos voĉdonitaj en la publika konto de Chongqing-a Bestoĝardeno en WeChat. 


La 30-an de septembro, la bestoĝardeno okazigos ceremonion por diskonigi la rezulton. La proponintoj de la 10 kandidataj nomoj estos invititaj al la ceremonio.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments