El Popola Ĉinio>头条新闻>

MEP de Ĉinio en la unua duonjaro kreskis je 6,3%

| 2019-07-19
Bookmark and Share


La 15an de julio, la Nacia Buroo de Statistiko publikigis, ke en la unua semestro la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio kalkuliĝis al 45,09 duilionoj da juanoj, kun kresko je 6,3% kalkule laŭ prezkomparado. En la unua trimestro la kresko atingis 6,4%, kaj en la dua ĝi atingis 6,2%. La nacia ekonomio disvolviĝis en racia amplekso kaj daŭrigis ĝeneralan stabilecon kaj disvolvadon kun stabileco.


En la unua duonjaro, la kresko en terciara sektoro okupis 54,9% de MEP, je 0,5% pli alta ol tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro kaj je 15% pli alta ol tiu en la sekundara; la kresko en la terciara sektoro kontribuis per 60,3% al la kresko de MEP, je 23,2% pli alta ol tiu en la sekundara; strategiaj kaj novaj sektoroj inter grandaj industrioj kaj altteknikaj industrioj tenis rapidan kreskon. La kresko de la finaj konsumaj elspezoj kontribuis per 60,1% al la ekonomia kresko.


Mao Shengyong, departement-ĉefo pri ampleksa statistiko de nacia ekonomio sub la Nacia Buroo de Statistiko, diris, ke la nacia ekonomio en la unua duonjaro kreskis en racia amplekso kaj konservis ĝeneralan stabilecon kaj disvolvadon en stabileco. 6,3% estas relative stabila rapido. La ekonomia kresko en la unua trimestro kalkuliĝis al 6,4% kaj tiu en la unua duonjaro 6,3%, kun malkresko je 0,1%. Laŭ indicoj pri dungado, prezoj, enspezoj, medio ktp., la ekonomio stabile kreskis en racia amplekso. 6,3% estas nemalalta rapido. La ekonomia kresko en la unua trimestro de la kuranta jaro kalkuliĝis al 6,4%, kaj tio estas la plej rapida kresko inter la ĉefaj ekonomioj de la mondo, ĉar nun la ĝenerala tendenco estas malrapidiĝo de kresko de la monda ekonomio. 6,3% estas la plej rapida kresko inter la ĉefaj ekonomioj de la mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments