Ekspozicio "Liangzhu kaj la Antikva Ĉinio" malfermiĝis en Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino
Jada Cong, fotita de Jin Liangkuai, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua, la 16-an de julio
La 16-an de julio, ekspozicio "Liangzhu kaj la Antikva Ĉinio -- Kvin-mil-jara Civilizacio Montrata per Jadoj" malfermiĝis en Muzeo de la Imperiestra Palaco, Pekino, Ĉinio.
Jada Yue, fotita de Jin Liangkuai, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua, la 16-an de julio
La ekspozicio eksponas 260 pecojn (grupojn) da trezoroj, inkluzive de jada Cong (peco kun rektangulaj flankoj), jada Bi (plata peco kun truo en la centro), jada Yue (batalhakilo) kaj aliaj jadaĵoj kun distingiĝaj trajtoj de Liangzhu-urbeto en Hangzhou, Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio. La ekspozicio celas montri la fruajn naciajn karakterizaĵojn de Liangzhu-civilizacio kaj ĝian influon sur ĉinaj kulturoj.
Jada Bi, fotita de Jin Liangkuai, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua, la 16-an de julio
La ekspozicio daŭros ĝis la 20-a de oktobro 2019.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat