El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj popol-kantistoj konkursas en la montaro Taihang

| 2019-07-15
Bookmark and Share


La 8an de julio, la Internacia Konkurso pri Popolkantoj 2019 estis malfermita en la gubernio Zuoquan de la provinco Shanxi, norda Ĉinio, por bonvenigi la 70an datrevenon de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. En la konkurso partoprenas 70 kantistoj elektitaj el pli ol 2 000 homoj. La konkurso daŭros por 10 tagoj. Post tri-rundaj konkursoj elektiĝos la “Reĝo de Ĉina Popolkanto”2019.





Kun la temo “Sur la montaro Taihang”, la malferma ceremonio de la konkurso estis granda, kunigis naturan pejzaĝon kaj prezentadon, tradicion kaj modernecon, rigardadon kaj partoprenon. Ĝi estis prezentita en la formo de grandskala popolkanta koncerto, kiu estis dividita en tri partojn: "Kanto de Taihang", "Kanto de Herooj" kaj "Kanto de Hejmloko".







Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments