Usono reduktos tarifojn de 110 specoj da ĉinaj produktoj eksportataj al Usono
Laŭ raporto de la brita novaĵagentejo Reuters, la 9-an de julio, la usona registaro anoncis, ke ekde tiu tago la tarifoj de 110 specoj da ĉinaj produktoj eksportataj al Usono estos reduktitaj, inkluzive de medicinaj aparatoj kaj kondensiloj por radioterapio. La tarifoj de ĉi tiuj 110 specoj da produktoj estis altigitaj je 25% ekde la 6-a de julio de la pasinta jaro. La ĉi-foja redukto daŭros por unu jaro.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments