El Popola Ĉinio>头条新闻>

Liberkomerca regiono de Afriko oficiale funkcias

| 2019-07-09
Bookmark and Share


La 7an de julio en Niameo, ĉefurbo de Niĝerlando, okazis speciala pintkunveno de Afrika Unio. La pintkunveno diskutis pri progreso de konstruado de la liberkomerca regiono post subskribo de interkonsento pri liberkomerca regiono de Afriko, publikigis koncernajn rimedojn por certigi funkciadon de la liberkomerca regiono, kaj deklaris oficialan ekfunkciigon de la liberkomerca regiono.


Deĵoranta prezidanto de Afrika Unio kaj egipta prezidento Abdel Fattah al-Sisi, niĝeria prezidento Mahamadou Issoufou kaj prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio Moussa Faki Mahamat kune prezidis la ceremonion pri malkovro de memortabulo de la liberkomerca regiono. Sub klopodoj de Afrika Unio kaj ĉiuj partoprenantaj landoj, post pli-ol-unu-jara preparado, la liberkomerca regiono de Afriko estis oficiale fondita.


Prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio Moussa Faki Mahamat (meze) anoncas la oficialan ekfunkciadon de la liberkomerca regiono de Afriko.


La 21an de marto 2018 la interkonsento pri la liberkomerca regiono de Afriko estis subskribita en Kigalio, ĉefurbo de Ruando, kun partopreno de 44 afrikaj landoj kaj la celo antaŭenigi la liberan komercon inter afrikaj landoj kaj rompi la regionajn komercajn barierojn inter ili.


La 30an de majo ĉi-jare, 22 partoprenantaj landoj oficiale ratifis la interkonsenton. Tiel estis atingita la minimuma nombro bezonata por la ratifo de la interkonsento, kaj ĝi oficiale ekvalidiĝis.


Ĝis nun 54 afrikaj landoj aliĝis al la interkonsento, kaj 25 el ili ratifis ĝin. Krom Eritreo, ĉiuj aliaj 54 afrikaj landoj aliĝis al la interkonsento.


Post aniĝo de ĉiuj partoprenantaj landoj, ĝi fariĝos la liberkomerca regiono kun plej multe da membrolandoj. Ĝi kovros 1,2 miliardojn da loĝantoj kaj ĝia totala sumo de malnetaj enlandaj produktoj kalkuliĝos al 1 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Post ekfunkcio de la liberkomerca regiono, la komerca kvanto ene de Afriko antaŭvide kreskos je 52% en 2020. 


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments