【E-Radio】Retbutikoj alportas komercajn oportunojn por ĉinaj vilaĝanoj

| 2019-07-05
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Retbutikoj alportas komercajn oportunojn por ĉinaj vilaĝanoj.


– Monda merkato estas sufiĉe granda por kuna disvolvado de Ĉinio kaj Usono.


– Rubaĵa klasifiko fariĝas deviga en Ĉinio.


– Japana ĉefministro Shinzo Abe invitis ĉinan prezidanton Xi Jinping fari ŝtatan viziton al Japanio en venonta printempo.


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


– Retbutikoj alportas komercajn oportunojn por ĉinaj vilaĝanoj.


Zhang Yuan laboras kiel peranto de vilaĝa retbutiko kaj forvendas la agrikulturajn produktaĵojn de aliaj vilaĝanoj. Tie, 99% de la teritorio estas en montaro. Pro tio, la vilaĝoj estas iom izolitaj kaj lokaj produktaĵoj ne povis esti forvenditaj kontraŭ bona prezo. La loka registaro kuraĝigas junajn kaj viglajn vilaĝanojn labori kiel perantoj de retkomerco. Antaŭe, ekspresaj poŝtaĵoj postulis inter tri kaj kvin tagoj por transiri la gubernion kaj la vilaĝojn, sed nun ili povas atingi la cellokon en nur du tagoj.


– Monda merkato estas sufiĉe granda por kuna disvolvado de Ĉinio kaj Usono.


Matene de la 29a de junio en Osako, Japanio, intervidiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump. Ili interkonsentis pri restarigo de la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo surbaze de egaleco kaj reciproka respekto. La usona flanko promesis ne plu aldoni novajn tarifojn sur ĉinaj produktoj. Ambaŭlandaj delegacioj pri ekonomio kaj komerco pritraktos la detalojn. Ambaŭ flankoj kune klopodos por solvi la demandon pri komerca malekvilibro.


– Rubaĵa klasifiko fariĝas deviga en Ĉinio.


Ĉinaj urbegoj, kiel Pekino, Ŝanhajo kaj Shenzhen, unu post alia reviziis aŭ ellaboris leĝojn pri ĉiutaga rubaĵo. La leĝoj celas intensigi rubaĵ-klasifikon kaj partoprenigi pli multajn homojn en ĝi. Laŭ kelkaj fakuloj, tio signifas ke Ĉinio ekeniras en la epokon de "deviga rubaĵ-klasifiko".


– Japana ĉefministro Shinzo Abe invitis ĉinan prezidanton Xi Jinping fari ŝtatan viziton al Japanio en venonta printempo.


La 27-an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe en Osako de Japanio. Ili opinias, ke ambaŭ landoj devas kune penadi por konstrui duflankajn rilatojn konformajn al la postulo de la nuna epoko. Abe, nome de la japana registaro, invitis prezidanton Xi fari ŝtatan viziton al Japanio en venonta printempo.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments