El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj kaj japanaj sciencistoj malkovris kosmajn gama-radiojn kun plej alta energio

| 2019-07-05
Bookmark and Share


Lastatempe, en la eksperimenta bazo ASgamma de Yangbajain, en Tibeto de Ĉinio, ĉin-japana teamo malkovris kosmajn gama-radiojn kun plej alta energio. Ilia energio estas kvinoble pli alta ol la plej alta oficiale publikigita en la mondo. Rilataj observ-rezultoj estos publikigitaj en la internacia scienca gazeto Physical Review Letters ĉi-monate.  


Laŭraporte, observado de ultra-alt-energiaj gama-radioj estas unu el la plej gravaj manieroj por esplori la ekstreman universon, kaj esplorado pri la plej alta energio de gama-radioj kaj ilia distribuo helpas sciencistojn malkovri la naturon de ekstremaj astroj en la universo, kaj koni koncernajn fizik-procezojn kaj leĝojn. 


La eksperimenta bazo ASgamma troviĝas en Yangbajain, kiu situas je 4300 metroj super la marnivelo. Ĝi estis finkonstruita kaj ekfunkciigita en 1990, kaj multfoje plivastigita poste. La bazo kontribuis por esplorado de kosma radio en la Galaksio. La eksperimento estas kunfarita de la Instituto pri Alt-energia Fiziko sub la Ĉina Akademio pri Sciencoj kaj la Instituto pri Esplorado de Kosma Radio sub la Universitato de Tokio. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments