El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hainan plue plibonigos politikojn pri senviza eniro

| 2019-07-05
Bookmark and Share


Por antaŭenpuŝi disvolviĝon de Hainan-a Liberkomerca Eksperimenta Zono, la provinco Hainan, kiu jam permesas senvizan eniron al civitanoj de 59 landoj, plue plibonigos politikojn pri senviza eniro.  


Inter la konkretaj rimedoj estas plimultigo de manieroj akiri senvizan enirpermeson: tiuj, kiuj konformas al la kondiĉoj de senviza eniro, povas eniri en Hainan per propra peto aŭ per invito de iu loka kompanio aŭ organizo; pli da motivoj por senviza eniro estas permesitaj, inkluzive de komercado, oficiala aŭ privata vizito, kuracado, partopreno en ekspozicio kaj sport-konkurso ktp.; iom post iom realigo de senviza restado je pli ol 30 tagoj.


Al superaj administrantoj, longaj laborantoj kaj investantoj el fremdaj landoj, Hainan plu liveros oportunojn pri peto de vizo surloke, longtempa vizo, portempa aŭ porĉiama restad-permesilo. Al fremdaj fakuloj oni donos laborajn restad-permesilojn validajn ĝis la limdato de iliaj labor-kontraktoj. Al fremdaj studentoj, kiuj diplomiĝis en Ĉinio, en nivelo magistra aŭ pli alta, kaj volas tie starigi entreprenon aŭ fari pioniran laboron, Hainan faciligos la procezon por peto de restad-permesiloj. Fremdaj studentoj ankaŭ estos bonvenigataj por praktika laboro en Hainan.


Fremdaj vizitantoj povos ĝui pli oportunajn servojn pri en- kaj eliro de Hainan.  


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments