El Popola Ĉinio>头条新闻>

José Graziano da Silva: Ĉinio multe kontribuis al tutmonda agrikulturo

| 2019-07-04
Bookmark and Share


La 3an de julio, ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis artikolon de José Graziano da Silva, ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj. En la artikolo li emfazis la grandan kontribuon de Ĉinio al la tutmonda agrikulturo. Ĉinio, per 9% de la agro kaj 6.4% de la sensala akvo sur la terglobo, vivtenas 20% de la homaro. La organizo atestis la grandan kontribuon de Ĉinio al la tutmonda agrikulturo.


José Graziano da Silva, ĝenerala direktoro de Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj


La atingoj akiritaj de Ĉinio en batalo kontraŭ malsato donis al ni profundan impreson, la lando multe kontribuis ĉi-flanke. Ĉinio estas unu el la malmultaj landoj, kiuj plifrue realigis la celon "mildigi malsaton", ĝi plenumis la taskojn de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN, ke de la jaro 1990 ĝis 2015, duoniĝis la proporcio de la loĝantaro en malsato. 


Ĉinio senĉese novigas teknikojn en agrikulturo, tio igas la landon progresadi ĉi-flanke, kaj helpi pli da disvolviĝantaj landoj trakti multajn tutmondajn defiojn per daŭripova maniero. Interalie, biotekniko, ekologia agrikulturo kaj klimat-inteligenta agrikulturo ludas ŝlosilan rolon por multigi produktojn de agrikulturo kaj altigi vivnivelon de kamparanoj. Krome, Ĉinio estas tre kapabla je informadiko kaj komunika teknologio. Do, sekvante la populariĝon de komunikaj teknikoj, ĉinaj agrikultur-produktantoj faras provadon tute novan kaj alte efikan por reagi al la defioj de prezoj, vetero, financoj kaj aliaj. La vivo de agrikulturaj laborantoj pliboniĝis. Ĉio tio ĉefe dependas de la pintaj esploroj de la lando. Ĉinio aktive dividas tiujn teknikojn kun la tuta mondo por ke diversaj landoj profitu de tio.


La organizo ĝoje vidis la transformiĝon de Ĉinio de helpito al helpanto. La lando donis al disvolviĝantaj landoj multajn teknikajn helpojn, monajn subtenojn kaj proponojn pri disvolvado. 


Post preskaŭ jardeka malkresko, la nombro de malsatuloj abrupte kreskis en la pasintaj tri jaroj. Nun la grena problemo de la tuta mondo daŭre alfrontas grandan defion. Por realigi la celon de "nula malsato" antaŭ 2030, ĉiuj landoj devas kune klopodadi, kunlabori kaj progresi. Sendube, Ĉinio ludos gravan rolon en tiu ĉi procezo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments