El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Komenciĝis E-kurso en Sun-vilaĝo de Xinxiang

| 2019-07-03
Bookmark and Share


En la 30a de junio, por celebri la 98-jariĝon de KPĈ (Komunista Partio de Ĉinio), pluraj membroj de Xinxiang-a Esperanto-Asocio vizitis Sun-vilaĝon de Xinxiang por instrui Esperanton.


En la Infana Tago, la 1-a de junio, la asocio donacis al la vilaĝo E-lernolibrojn, kaj ĉi-foje ili vizitis la vilaĝon por instrui Esperanton al tieaj infanoj. Ĝenerala sekretario de la asocio, Jia Rongxia, faris ĉefan instruadon, kun la helpo de la vicprezidanto de la asocio, Zhu Minghe. La instruado daŭris unu horon. La infanoj lernis pri E-literoj kaj pri kiel saluti kaj sinprezenti per la lingvo. Pli aĝaj lernantoj tre rapide ellernis kaj helpis la pli junajn. Ankaŭ la laborantoj kaj instruistoj de la vilaĝo komencis E-lernadon.


La asocio decidis daŭrigi la instruadon en posttagmezo de ĉiu ĵaŭdo dum tri monatoj kaj ĉiu leciono daŭros 1,5 horojn. 


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments