El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ĉefministro Li Keqiang partoprenis en la malferma ceremonio de la Somera Davos-Forumo kaj faris paroladon

| 2019-07-03
Bookmark and Share

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faras parolon en la malferma ceremonio.


La duan de julio, ĉina ĉefministro Li Keqiang partoprenis en la malferma ceremonio de la Somera Davos-Forumo, en la urbo Dalian, kaj faris paroladon.


Li diris, ke la forumo havas profundan kaj realan diskuton pri ekonomia tutmondiĝo. En la pintkunveno de G20 en Osako, ĉina prezidanto Xi Jinping eksplikis ĉinajn starpunkton kaj proponojn pri ekonomia tutmondiĝo, kaj refoje esprimis ĉinan volon kunlabori kun la internacia komunumo por gvidi ekonomian tutmondiĝon al la ĝusta direkto.


Li atentigis, ke ekonomia tutmondiĝo estas la objektiva postulo de la disvolviĝo de sociaj produkt-fortoj kaj estas la nepra rezulto de scienca kaj teknologia progreso. Ĉiuj landoj profitas de ĝi.


Li diris, ke dum la lastaj pli ol 40 jaroj post efektivigo de reformado kaj pordmalfermo, Ĉinio aktive integris sin en la tutmondajn labordivid-sistemon, industrian ĉenon, novigadan ĉenon kaj valoran ĉenon, kaj plene plenumis sian promeson pri malfermeco. En la estonteco, Ĉinio firme antaŭenigos kompletan malfermon kaj plue evoluigos malfermecan ekonomion. Ni profundigos malfermon de fabrik-industrio, financo kaj sektoro serva, stabile antaŭenpuŝos reformadon de la valutkurza form-mekanismo kaj konverteblecon de kapitalaj projektoj, plue reduktos totalan nivelon de tarifoj, plibonigos la sistemon de juroj kaj reguloj pri malfermo, kaj pli bone protektos intelektan proprieton. Por fremdaj investantoj, Ĉinio kreos pli kaj pli bonan invest-medion, inkluzive de bonaj malfermiteco, travidebleco kaj antaŭvidebleco.


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments