El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ĉefministro Li alvokas justan konkurencon kaj komunan disvolvadon por ĉiuj merkataj partoprenantoj

| 2019-07-03
Bookmark and Share


Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke la Somera Davos-Forumo estas platformo por ĉiuj merkataj partoprenantoj, gigantoj kaj kreskantaj firmaoj por serĉi justan konkurencon kaj komunan disvolviĝon.


Li tion rimarkis dum sia parolado en la malferma ceremonio de la Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj 2019, konata ankaŭ kiel la Somera Davos-Forumo, en la urbo Dalian.


Li diris, ke ekonomia kresko dependas de la potenco de merkataj partoprenantoj. Oni atendas, ke grandaj firmaoj plu serĉos elstarecon, dum kreskaj entreprenoj antaŭeniros, kaj nur tiamaniere ili povas adaptiĝi al la rapidaj merkataj kaj industriaj ŝanĝiĝoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments