El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fejsbuko deklaris, ke ĝi emisios ĉifritan monon Libra

| 2019-07-03
Bookmark and Share


En junio la socia retejo Fejsbuko publikigis la blankan libron pri projekto de ĉifrita mono Libra.


Laŭ imago de Fejsbuko, Libra estas stabila kaj diĝita mono, kiu superas suverenecon. La nuna financa dispozicio ne estas tiel kontentiga, kaj la kompanio deziras rompi la dispozicion. Ĉirkaŭ 1,7 miliardoj da plenkreskuloj tutmonde ne kontaktas financan sistemon, kaj ne povas ĝui la financan servon de la tradiciaj bankoj. Krome, Fejsbuko esprimis maltrankvilon pri tro alta kosto en financaj negocoj, ekzemple makleraĵoj por monsendo kaj monprunto. Sur tiu fono, la misio de Libra estas starigi simplan, senlandliman monon kaj financan infrastrukturon por miliardoj da homoj.


Iniciatintoj de Libra-Asocio


Libra estos emisiita en la unua duono de la venonta jaro kaj oni povos negoci pri ĝi en Fejsbuko. Tamen Fejsbuko estas nur iniciatinto de Libra, kiu apartenas al Libra-Asocio, kies membroj inkludas MasterCard, Visa, PayPal, Ebay, Uber kaj aliajn firmaojn.


La asocio estas sendependa, neprofitcela organizo kun membreco, kies ĉefstabejo sidas en Ĝenevo, Svislando. La asocio celas kunordigi kaj liveri administran framon de interreto kaj kapitala rezervo, kaj iniciati financan subvencion, kiu havas socian influon, por ordinaraj homoj.


Libra povas esti tradukita kiel "Pesilo". Tamen David Marcus, ĉefo de la projekto de Fejsbuko, klarigis en Twitter: "Mi nomas la monon Libra. Libra estas pez-unuo por mon-takso, kaj ankaŭ simbolo de justeco, ĉar en la franca lingvo 'Libre' signifas liberecon."



La plano pri emisiado de Libra alfrontas multajn obstaklojn kaj superrigardan premon. Jerome Powell, prezidanto de la usona Federacia Rezervo, diris, ke lia organizo zorgeme pristudas Libra-n, kaj tenos altajn normojn pri protekto de konsumantoj kaj superrigardo. Li emfazis, ke Libra estas nova afero, kaj oni havas grandan esperon pri tio. Responde al la demando, ĉu nova tekniko pliigos la riskon de ombra banko, Powell opinias, ke tio estas defio, samtempe pozitiva por la tuta sistemo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments