【Facila Radio-programo】En Ĉinio, alarmo antaŭsciigas homojn pri tertremo

| 2019-06-28
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

En Ĉinio, alarmo antaŭsciigas homojn pri tertremo


Je la 22a horo kaj 55 minutoj de la 17a de junio, ses-magnituda tertremo okazis en Sichuan-provinco, Ĉinio.


Je 61 sekundoj antaŭ la tertremo, en la urbo Chengdu, aŭdiĝis sonorado de tertrema alarmo, kaj multaj homoj tuj kaŭriĝis ĉe la angulo de hejma necesejo.


Samtempe, homoj el pluraj urboj de Sichuan-provinco ricevis tertreman alarmon sur ekrano de televidilo dum spektado de televidaj programoj.


La efika alarmo pri tertremo estis kune elsendita de Sichuan-a Ĉefa Laboratorio pri Tertrema Alarmo, Instituto pri Viv-zorgo de Chengdu kaj loka registaro. La tertrem-alarma reto de Ĉinio kovras la plej vastan areon en la mondo.


Alarmo: averta sono pri minaca danĝero.

Kaŭriĝi: sidiĝi sur kalkanoj.

Magnitudo: la energio de tertremo je ties fokuso.

Tertremo: tremego de la terkrusto.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments