El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe

| 2019-06-28
Bookmark and Share


La 27an de junio, en Osako de Japanio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe.


Xi diris, ke nun la tuta mondo ŝanĝiĝas kaj la strukturo de la internacia socio rapide evoluas. Ĉinio kaj Japanio havas pli kaj pli multajn komunajn interesojn kaj zorgojn. La du landoj devas kune labori por konstrui la dulandajn rilatojn laŭ la postulo de la nova epoko, kaj la dulandaj rilatoj devas esti gravaj pozitivaj elementoj por konservi pacon de la mondo kaj akceli komunan disvolvadon. 


Xi emfazis, ke la du flankoj devas persisti en la principoj de la kvar politikaj dokumentoj. Ĉinio bonvenigas japanajn entreprenojn vastigi kunlaboron inter ambaŭ landoj. La iniciato "La Zono kaj Vojo" vastigas reciprok-profitan kunlaboron inter Ĉinio kaj Japanio. Ĉinio subtenas Japanion organizi la 14an Pintkunvenon de Grupo 20, kaj esperas, ke la pintkunveno aŭdigos la voĉon pri protektado de multflankismo kaj libera komerco.


Abe diris, ke li varme bonvenigas prezidanton Xi ĉeesti la 14an Pintkunvenon de Grupo 20. Li dankas Ĉinion pro la subteno de organizado de la pintkunveno, kaj volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj antaŭenpuŝi la pintkunvenon por ke ĝi estu fruktodona.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments