El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zhang Yuan funkciigas retbutikon en montaro

| 2019-06-27
Bookmark and Share

Zhang Yuan, naskiĝinta en 1986, kelkfoje aranĝis bankedon por samvilaĝanoj antaŭ la servo-centro por interreta komerco por diskonigi sian vilaĝan retbutikon. 


Zhang Yuan ĉe lokaj agrikultur-produktaĵoj (fotita de Han Xinhao)


Zhang Yuan iam estis kuiristo en Pekino. En 2015, li rezignis sian laboron kaj revenis al sia devenurbo por fondi sian propran entreprenon. Post trejnado gvidita de la loka registaro, li malkovris, ke interreta komerco estas bona ŝanco: li povas labori kiel peranto de vilaĝa retbutiko kaj forvendi la agrikulturajn produktaĵojn de la samvilaĝanoj.


La hejmloko de Zhang Yuan estas en la gubernio Fengdu, sub la municipo Chongqing en sudokcidenta Ĉinio. Tie, 99% de la teritorio estas en montaro, kaj estas malfacile por lokanoj vojaĝi eksteren. Pro tio, la vilaĝoj estas iom izolitaj, kamparanoj malmulte scias pri la merkato, do la lokaj produktaĵoj ne povis esti forvenditaj kontraŭ bona prezo. Ili povis nur nutri porkojn per la postrestantaj produktaĵoj.


Preskaŭ la tuta gubernio situas en montaro. La trafiko estas maloportuna. (fotita de Shen Xiaoning)


"Kial ne kolekti la produktaĵojn kaj vendi ilin interrete post taŭga pakado?" Tiu ideo venis al Zhang Yuan.


La vilaĝo de Zhang Yuan produktas kukurbon. Por gvidi vilaĝanojn multe kreskigi la kukurban specon kiu taŭgas por reta vendado, li transpasis montojn kaj montojn kun semoj surdorse portitaj. Li senpage disdonis la semojn al vilaĝanoj kaj liveris al ili servojn pri teknikoj. Komence vilaĝanoj pridubis, ĉu ili vere sukcesus forvendi la kukurbojn, "ĉie troviĝas kukurboj, kial oni aĉetas ilin de ni?" Zhang Yuan memfide diris: "Mi faras vendadon laŭ mia plano por pruvi mian ideon ĝusta." Pro lia ĝusta juĝo pri la merkato, en somero 2018, la kukurboj de li kolektitaj estis rapide venditaj en lia retbutiko. La mendiloj eĉ superis 200 tage. Ĉi-jare, multaj kamparanoj petis de li semojn kaj teknikajn klarigojn.


Servo-centro por interreta komerco de Zhang Yuan (fotita de Shen Xiaoning)


La entreprenado de Zhang Yuan profitas de teknika subteno de la loka registaro. Nun, krom la kukurboj, en lia retbutiko estas ankaŭ batato, arakido, rizo, piro kaj aliaj lokaj produktaĵoj. La loka registaro, por liberigi vilaĝanojn de malriĉeco per vendado de agrikulturaj produktaĵoj, provas starigi servan reton por retkomercado, kaj kuraĝigas junajn kaj viglajn vilaĝanojn labori kiel perantoj de retkomerco. La peranto respondecas pri registrado de agrikulturaj produktaĵoj kaj serĉado de vend-kanaloj. Samtempe, la peranto ankaŭ servas kiel ekspedisto, kiu devas transporti la produktaĵojn de sia vilaĝo al la loĝistika centro de la gubernio. Antaŭe, ekspresaj poŝtaĵoj postulis 3-5 tagojn por iri inter la gubernio kaj la vilaĝoj, sed nun ili povas atingi la cellokon en 2 tagoj. Tio estas grava kontribuo por la realiĝo de loka retkomerco.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments