El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping respondis al japana junulo kiu gajnis premion de Panda Pokalo

| 2019-06-27
Bookmark and Share

Antaŭ la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Japanio por ĉeesti al la pintkunveno de G20-gvidantoj en Osako de Japanio, Daichi Nakashima, japana junulo kiu gajnis la premion de esea konkurso Panda Pokalo, skribis leteron al Xi. En la letero li esprimis siajn saluton kaj bondeziron al Xi kaj la deziron kontribui por la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. En sia respondo, Xi esperas, ke la junuloj de la du landoj aktive kontribuos por la amikeco inter la du landoj.


En sia letero, Xi diris, "En via letero mi ĝoje sciis ke vi lernas la ĉinan lingvon kaj studas ĉinan literaturon dum longa tempo, aktive partoprenis en esea konkurso kaj interŝanĝ-programoj okazigitaj de Ĉinio, kiuj profundigis vian konon pri Ĉinio kaj la amikecon kun ĉinaj amikoj. Mi ĝojas pro tio". 


Xi diris ankaŭ: "Ĉinio kaj Japanio estas najbaraj landoj kies amikeco estas bazita sur la amikeco de dulandaj popoloj. Kaj la estonteco de la amikeco inter la dulandaj popoloj dependas de junuloj. Do mi esperas, ke dulandaj junuloj aktive profundigos interŝanĝojn kaj interlernadon, pliigos reciprokan interkomprenon, estigos longan amikecon kaj kontribuos al la bela estonteco de la dulandaj rilatoj. Mi esperas ankaŭ, ke vi estos pli aktiva por la dulanda amikeco". 


Daichi Nakashima eklernis la ĉinan lingvon dum sia studado en universitato. Li studas la ĉinan literaturon, plurfoje partoprenis en eseaj konkursoj rilataj al Ĉinio kaj kelkfoje vizitis Ĉinion. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments