El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pintkunveno de G20 altiras mondan atenton

| 2019-06-27
Bookmark and Share


En la 28a kaj 29a de junio en Osako, Japanio, okazos la pintkunveno de la Grupo 20 (G20). En la fono de unuflankismo kaj protektismo plenumitaj de Usono, streĉa situacio de monda komerco, kaj pliiĝo de risko de malprogreso en monda ekonomio, la pintkunveno altiras vastan atenton.


La internacia komunumo eligas signalojn pri subteno al plurflankismo kaj opono al unuflankismo; subteno al malfermo kaj inkluzivigo kaj opono al protektismo; subteno al kunlaboro kaj kungajno kaj opono al subpremo kaj tiraneco, kaj samtempe ĝi esperas, ke Ĉinio daŭre ludos pozitivan rolon en disvolvado de monda ekonomio kaj plibonigo de monda administrado.


Atento al komerca situacio


La pintkunveno havas ok temojn: monda ekonomio, komerco kaj investado, novigo, medio kaj energifonto, dungiteco, virinaj rajtoj, disvolvado kaj sano. Inter ili, monda ekonomio kaj monda komerco estos la plej multe diskutataj.


En la 24a de junio la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Komerca Organizo respektive publikigis raportojn kun maltrankvilo pri la perspektivoj de la monda ekonomio. Ili opinias, ke rimedoj de G20-membroj pri limigo kaj streĉa komerca situacio inter la membroj pliigas necertecon de kresko de monda ekonomio, kaj alvokas kunan klopodon de la membroj por trakti la situacion.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments