El Popola Ĉinio>头条新闻>

Preskaŭ finiĝis grandskala rikoltado de tritiko

| 2019-06-20
Bookmark and Share


La Ĉina Ministerio de Agrikultura kaj Kampara Aferoj deklaris, ke ĝis la 18a de junio estis rikoltita vintra tritiko sur terkampo de 20 milionoj da hektaroj en la tuta lando. Grandskala rikoltado per maŝino estis preskaŭ finita, kaj 96% de la laboro estis farita de maŝinoj, tio estas historia rekordo.


La rekordo pri pomua (unu muo = 0,0667 hektaro) produktkvanto de tritiko apartenas al Xilujia-vilaĝo, Zibo-urbo, Shandong-provinco. La produktkvanto de ĉiu muo estas 835,2 kilogramoj, je 6,5 kilogramoj pli multe ol la antaŭa rekordo.


Ĉi-jare 640 mil kombajnoj estis manipulitaj por la rikoltado, je 10 mil maŝinoj pli multe ol pasintjare. Aŭtomat-stirata kombajno bazita sur la navigad-satelita sistemo BeiDou kaj aliaj saĝmaŝinoj estas vaste uzataj post provfunkciado.


Henan estas la plej granda provinco de Ĉinio por kultivado de tritiko, kaj kvarono de la tutlanda produktado de tritiko venas de Henan-provinco. Ĉi-jare bonkvalita tritiko estis kultivita sur la terkampo de pli ol 802 mil hektaroj en Henan-provinco, kaj fundamente realiĝis regiona aranĝo, grandskala administrado, normigo de produktado kaj disvolv-industriigo.


Dum ĉi-jara rikoltado de tritiko, estis 14 tagoj, en kiuj maŝinoj rikoltis sur terkampo vasta je pli ol 666 mil hektaroj ĉiutage, je tri tagoj pli multe ol la pasintjaraj. La plej efika taga laboro kovris terkampon vastan je 1,4 milionoj da hektaroj. En la basenoj de Flava Rivero, Huaihe-rivero kaj Haihe-rivero preskaŭ la tuta laboro estis farita de maŝinoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments